Por alia uzo vidu artikolon Fernán Caballero (Ciudad Real) pri la municipo de la provinco de Ciudad Real.
Fernán Caballero | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Cecilia Francisca Josefa Böhl de Faber Ruiz de Larrea | |
Naskiĝo | 24-an de decembro 1796 en Morges | |
Morto | 7-an de aprilo 1877 (80-jaraĝa) en Sevilo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | hispana • germana • franca • angla vd | |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | |
Familio | ||
Patro | Juan Nicolás Böhl de Faber ![]() | |
Patrino | Frasquita Larrea ![]() | |
Edz(in)o | Francisco de Paula Ruiz del Arco (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | Fernán Caballero vd | |
Okupo | verkisto folkloristo romanisto ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Q77328763 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fernán Caballero estis la pseŭdonimo uzata de la verkisto en hispana Cecilia Böhl de Faber y Larrea (Morges, Kantono Vaŭdo, Svisio, 24-a de decembro de 1796 – Sevilo, Hispanio, 7-a de aprilo de 1877).
Cecilia naskiĝis en Morges (Kantono Vaŭdo), Svisio, la 24a de decembro de 1796. Estis filino de la germana konsulo Juan Nicolás Böhl de Faber kaj de Frasquita Larrea, ambaŭ verkistoj, la patrino uzante seŭdonimon de Corina.
Dum ŝiaj unuaj jaroj ŝi loĝis en Germanio, kaj revenis kun sia familio al Kadizo en 1813, kiam ŝi estis 17-jaraĝa. Ŝi edziniĝis la 30an de marto de 1816 kun la kapitano Antonio Planelles y Bardaxí. La paro translokiĝis al Puerto Rico, ĉar ŝia edzo ricevis postenon tie, sed tiu geedzigo malmulte daŭris, ĉar mortiĝis la edzo.
Ŝi translokiĝis al Hamburgo, norde de Germanio, kie ŝi loĝis kun sia avino. Poste ŝi translokiĝis al El Puerto de Santa María, Hispanio, kie ŝi konis Francisco Ruiz de Arco, markizo de Arco Hermoso. La 26a de marto de 1822 ŝi denove edziniĝis, nun al markiso, en Sevilo. En majo de 1835 ŝi vidviniĝis denove.
Tuj poste konis Antonio Arrom de Ayala, al kiu edziniĝis en 1837. Sed Ayala estis malsana je ftizo kaj kun problemoj ekonomiaj kio estis tialo de memmortigo en 1863.
Fernán Caballero tiele malriĉiĝis. La gedukoj de Montpensier kaj la reĝino Isabel la 2-a protektis ŝin kaj donis loĝejon ĉe la Alkazaro de Sevilo, sed la revolucio de 1868 translokigis ŝin.
Ŝi mortiĝis en Sevilo la 7-a de aprilo de 1877.
Ŝi partoprenis en polemika debato inter romantikismaj verkistoj defende la plej tradiciajn kaj reakciajn tendencojn, plej proksime al la katolikismo.
Spite sia konservativismo, ŝi kuraĝis eniri en maĉisma medio de tiamaj literaturistoj, sed kiam ekpublikiĝis adoptis seŭdonimon tute masklisman, ĉar Fernán estas praformo de Fernando, Ferdinando, kaj Caballero estas kutima familinomo hispana, sed signife kavaliro.
Ĉefe en La familia de Alvareda kaj La gaviota, ŝiaj plej konataj verkoj, ŝi antaŭanoncas la venon de nova literatura stilo, nome realismo.