Ferreyres | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Morges |
Koordinatoj | 46° 40′ 00″ N 06° 29′ 00″ O / 46.66667 °N, 6.48333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 00″ N 06° 29′ 00″ O / 46.66667 °N, 6.48333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 252 (2007) |
Areo | 3,16 km² |
Alteco | 565 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1313 |
Komunumkodo | 5483 |
Ferreyres estas komunumo de la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo en Svislando.
Ferreyres situas ĉe la piedo de la ĵurasa montaro, proksimume 23 km nordokcidente de Laŭzano kaj 62 km nordoriente de Ĝenevo.
Sur la komunuma teritorio situas la kunfluejo de Veyron kaj Venoge en loko kun la nomo La Tine de Conflens (= la falo de la kunfluantoj) ĉar la du riveroj tie pasas akvofalojn.
La rivero Venoge formas la sudan limon de la komunumo kun Chevilly.
La komunumo Ferreyres limas norde kaj oriente al La Sarraz, sude al Chevilly, okcidente al Moiry, kaj norde al Croy kaj Romainmôtier-Envy (en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso) .
La unua dokumenta mencio de Ferreyres datiĝas el la jaro 814 kiel Forrarias.
|