Fibroplatoj aŭ lignofibroplatoj estas platoj faritaj el ligno, diversaj segejproduktoj kaj lignorestaĵoj, sed ankaŭ el lignofibrohavaj plantoj kiel lino aŭ kolzo. Ĉiu produkto konsistas el lignofibroj, fibraj faskoj aŭ fibraj partoj. La firmeco de la platoj estas okazigita de la kunglueco de la lignofibroj sen aŭ per gluo. La termino fibrioplato estas unu el la lignoproduktoj. Ne konfuzu ĝin kun lignera plato.
Libroplatoj estas faritaj kiel unutavolaj kaj plurtavolaj platoj. La fibroplatoj estas tiel faritaj, ke ili havas saman ŝvel- kaj malŝvelkonduton en ĉiu direkto.[1] Depende de la farado oni ricevas jenajn subgrupoj:
La fibrojn oni ricevas el lignigita plantmaterialo. Por tio oni hakas la krudmaterialon, poste oni vaporigas ĝin, kuiras ĝin kaj per kemia kaj mekanika procezo oni eligas la fibrojn, la fibrajn faskojn aŭ fibrajn partojn. En modernaj procezoj estas uzataj enzimoj. Tiun procezon oni nomas biopulpado. La proceso egalas grandparte al procezoj por fari paperon kaj celulozofibrojn. Tiuj fibroj estas parte blankigitaj. Por tiu procezo oni ankaŭ uzas enzimojn. Depende de la formado de la neteksaĵo oni distingas jenajn proceszojn:
La materialo poste estas premita. La kunligiteco de la fibroj en la neteksaĵo okazas pro peltigado kaj eventualo per aldono de ligiloj. Modernaj produktadprocesoj ne uzas artefaritajn ligilojn. Ili uzas la ligninon en la ligno kiel ligilo.
Duraj fibroplatoj oni uzas i.a. por konstrui veturilojn kaj meblojn. En la konstrumedio ili estas uzataj por betonŝeligado. Plankoplatoj ankaŭ estas farataj el tiaj fibroplatoj. Mezdensaj fibroplatoj estas uzataj por fari diversajn meblojn. Fibroplatoj de malalta denseco estas uzataj kiel lignofibraj izolplatoj.