Filadelfia Bestoĝardeno | ||
---|---|---|
bestoĝardeno, neprofitcela organizaĵo [+] | ||
Lando | Usono | |
Koordinatoj | 39° 58′ 21″ N, 75° 11′ 48″ U (mapo)39.9725-75.196666666667Koordinatoj: 39° 58′ 21″ N, 75° 11′ 48″ U (mapo) | |
Filadelfia Bestoĝardeno | ||
Vikimedia Komunejo: Philadelphia Zoo [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
39° 58′ 28.22″ N 75° 11′ 44.44″ U / 39.9745056 °N, 75.1956778 °U (mapo)
La Filadelfia Bestoĝardeno aŭ en angla Philadelphia Zoo, situanta en Filadelfio, Pensilvanio, ĉe la okcidenta bordo de la rivero Schuylkill, estis la unua bestoĝardeno en Usono. Fondita de la Komunumo de Pensilvanio la 21an de marto 1859, ties malfermo estis prokrastita pro la Usona Enlanda Milito ĝis la 1a de Julio 1874. Ĝi malfermiĝis havante 1,000 bestojn kaj eniran prezon de 25 centonoj.[1] Dum mallonge, la Bestoĝardeno estis hejmo ankaŭ de bestoj alportitaj el safaro je la konto de la Smithsonian Institution, kiu ne konstruis ankoraŭ la Vaŝingtonan Bestoĝardenon en la 1850-aj jaroj.[2]
La Filadelfia Bestoĝardeno estas unu el la ĉefaj bestoĝardenoj de la mondo por reproduktaj animaloj kiuj malfacile reproduktiĝas en kaptiveco.[3] La Bestoĝardeno laboras ankaŭ kun multaj grupoj ĉirkaŭ la mondo por protekti la naturajn habitatojn de animaloj en ties naturo.
La Bestoĝardeno etendas 17 ha kaj estas hejmo al pli ol 1,300 animaloj, multaj el kiuj estas raraj kaj endanĝeritaj.