Filiki Eteria | ||
---|---|---|
sekreta societo politika organizaĵo | ||
Komenco | 26-a de septembro 1814 vd | |
Fino | 1822 vd | |
Sidejo | Odeso | |
Ideologio |
greka naciismo | |
Fondinto(j) | Athanasios Tsakalov • Nikolaos Skoufas • Emmanuil Xanthos vd | |
La Filiki Eteria (greke Φιλική Εταιρεία, Amika Societo, Societo de Amikoj aŭ Societo de Kompanuloj) estis sekreta societo kreita en Odeso en 1814 fare de grekaj Framasonoj kies ĉefa celo estis renversi la otomanan regadon en Grekio kaj establi sendependan grekan ŝtaton. Ĝi estis tiel montro de la greka naciisma sento kiu rezultis en insurekcio. Ĝi havis malfacilajn komencojn, kaj por rekrutado kaj por la financoj. Ĉar ili ne sukcesis konvinki Ioannis Kapodistrias por ke tiu estru ĝin, finfine Aleksandros Ipsilantis akceptis en Aprilo 1820.
La Societo ludis gravan rolon en la preparado kaj disvolvigo de la Greka milito de sendependiĝo. Je iniciato de la Filiki Eteria planis la revolucion la 25-an de Marto 1821 sur tri lokoj samtempe. Unu estis Peloponezo, la dua Konstantinopolo kaj la tria Moldavio. Dum la ribeloj en Moldavio kaj Konstantinopolo malsukcesis, la tumulto en Peloponezo kaŭzis grandajn rezultojn por la grekoj. En mallonga tempo la duoninsulo estis konkerita fare de la grekoj kaj la islamana popolo radikale forpelita. Filiki Eteria kuraĝiĝis por daŭrigi la ribelon.
La 1an de Januaro 1822 la Nacia Asembleo proklamis la sendependecon de Grekio. Dek kvin tagojn poste, la flago de la Eteria estis anstataŭata per la blublanka flago. Per tiu okazaĵo oni dissolvis la societon.