Filiokvo estas neologismo uzata rilate al:
Estas doktrino de la Katolika Eklezio, ke la Sankta Spirito devenas el la Patro kaj el la Filo. Baze de la atestoj de la Patroj de la Eklezio latinaj kaj aleksandriaj, papo Leono la 1-a deklaris tion dogme en 447.[1] La doktrino signifas, ke la Sankta Spirito devenas de la Patro laŭ tio, ke Li estas Patro de la Filo, tio estas, laŭ tio, ke Li generas la ununaskitan Filon.[2][3]
La Katolika Eklezio deklaras korektaj tri manierojn paroli pri la deveno de la Sankta Spirito:[4][5][6][7]
La originala teksto de la Kredo Nicea, verkita en 325 de la unua ekumena koncilio, silentas pri la origino de la Sankta Spirito, kvankam menciante tiun trian Personon de la Triunuo. Tio, kion la koncilio volis prezenti, kontraŭ la arianismo, estis la doktrino de la Eklezio rilate al la dieco de Jesuo. Tial ĝi inkludis la frazojn "generita, ne kreita", "samsubstanca kun la Patro", kaj similajn.
La unua koncilio de Konstantinopolo de 381 origine estis nur loka sinodo.[12] Teodozo la 1-a, kiu tiam regis nur la Orient-Romian Imperion,[13] kunvenigis al sia ĉefurbo, Konstantinopolo, la episkopojn de sia propra imperio, sen inviti la roman kaj la aliajn de la okcidenta imperio, Ĉi tiuj agnoskis la koncilion kiel ekumenan nur en la 6-a jarcento.[1][14][15]
Tiu koncilio pliampleksigis la Kredon nicean, kreante la Kredokonfeson nicea-konstantinopolan. Modifante de tio, kion diras Jesuo en la Evangelio laŭ Johano (15:26b), nur la prepozicion παρά (de) al ἐκ (el), la nova teksto deklaras:
En la katolika kaj greka eklezioj (sed ne en la orientaj ortodoksaj eklezioj), oni ŝanĝas al la singularo la verbojn "ni kredas", "ni konfesas", "ni atendas", kiuj en la originalo havas pluralan formon. Krom tio, la traduko, kiun uzas la latina Eklezio (escepte en greklingvaj celebroj) havas du enmetitajn frazerojn: Deum de Deo (Dio el Dio), kaj Filioque (kaj el la Filo).
La pli fruan enmenton de ĉi tiu lasta frazero oni ofte atribuas al la Tria Koncilio de Toledo (589), kiu ordonis kanti la Kredokonfeson en la meso, kiel oni jam kutimis fari en Oriento. Sed ne ĉiuj manuskriptoj de la agoj de tiu koncilio prezentas kun Filioque la tekston de la Kredokonfeso nicea-konstantinopola, dum ĉiuj havas "kaj el la Filo" en tiu kredokonfeso, kiun la konvertitoj el arianismo devis deklari.[16] Duboj ekzistas ankaŭ pri eventuala diskuto en la koncilio de Gentilly en 767 pri tiu aldono.[17] Tial nur de la koncilio de Cividale del Friuli en 796 aŭ 797 datiĝas la unua nekontestebla atesto de la ĉeesto de la frazero Filioque en la latina traduko de la Kredokonfeso nicea-konstantinopola. Jam antaŭe, la Atanazia simbolo, eble de la 6-a jarcento aŭ pli frua, kaj aliaj kredokonfesoj deklaris kredon ke la Sankta Spirito devenas de la Patro kaj de la Filo.[18]
La kanto en la meso de la Kredokonfeso nicea-konstantinopola, nomata simple la Kredo, kun la frazero Filioque, disvastiĝis dum la 8-a jarcento en la Franka imperio. Karolo la Granda, apoganto de la uzo, kunvokis en 809 koncilion en Aachen, kiu ordonis, ĝin. Papo Leono la 3-a, kvankam li deklaris la doktrinon ortodoksa, kontraŭstaris la enmeton. Li diris, ke ne estas necese, ke la Kredo esprimu absolute ĉiujn verojn, kaj li rekomendis ke, por eviti neutilajn disputojn, oni sekvu la ekzemplon de Romo, kie oni celebris la meson sen Kredo. Li ankaŭ ordonis gravuri la Kredon, sen la diskutata aldono, greke kaj latine sur du arĝentaj ŝildoj por esti elmontrataj daŭre en la Baziliko Sankta Petro de Romo.[19]
Malgraŭ la papa kontraŭstaro, la frazero Filioque daŭre uzadis en la franka regno. kaj estis unu el la temoj de la polemikaj akuzoj de Fotio la 1-a (patriarko de Konstantinopolo) kontraŭ la latina Eklezio okaze de la skismo de 863-867.
En 1014 papo Benedikto la 8-a koncedis la peton de Henriko la 2-a, kiu venis Romon por kronado, ke en la meso estu kantata la Kredo. Tiel unuafoje oni uzis oficiale en la urbo de la roma liturgio la Kredokonfeson nicea-konstantinopolan en la latina traduko jam tiam kutima, kun du frazeroj, Deum de Deo kaj Filioque, kiuj ne troviĝas en la teksto greka.[19][20]
La ortodoksa[21] teologo Edward A. Siecienski deklaras, ke en la lastaj jardekoj efektiviĝis gravaj paŝoj en la direkto al situacio, en kiu la opinioj pri la deveno de la Sankta Spirito ne plu estos konsiderataj kiel baro al plena komuneco inter la katolika kaj la ortodoksa Eklezioj. Studo pri la relativaj greka kaj latina tradicioj, kiun la Pontifika Konsilio por Antaŭenigi Kristanan Unuecon eldonis en 1995,[22] kaj al kiu ortodoksaj rondoj ĝenerale reagis favore,[23] klarigas la katolikan pozicion kaj ĝian kuntekston. Sekvis, en 2003, komuna deklaro de katolikaj kaj ortodoksaj teologoj en Usono,[24] interalie ripetis, ke la katolikoj, deklarante, ke la Sankta Spirito devenas "kaj el la Filo", ne parolas pri la ἐκπόρευσις de la Spirito origininta el la Patro, la sola fonto de la Triunuo, sed pri lia processio (latinlingva vorto, kiu korespondas al la greka προϊέναι) en la kunsubstanca komuneco de la Patro kaj de la Filo.[25][26]
Steven R. Harmon notas la atenton dediĉita ĉe Vatikana simpozio en 1982 al la ideo de preterlasi la relativan frazeron en la kredokonfeso nicea-konstantopola, kiel faris kelkaj papoj deklamante ĝin greke. Li ankaŭ mencias la fakton, ke la greka teksto de la simbolo uzata de katolikoj en Grekio estas identa al tiu de la ortodoksaj grekoj.[27]
En la Encyclopedia of Eastern Orthodox Christianity Plested Marcus notas ke la ortodoksaj teologoj, kvankam unuanime oponante la enmeton de la frazero Filioque en la nicea-konstantinopolan simbolon, rimarkis akordigeblojn en kampoj de frazeologio kaj doktrino.[28] Jam Sergej Bulgakov (1871–1944) asertis ke oni devas konsideri la okcidentan doktrinon nek dogmo, nek herezo, sed theologoumenon, t.e., akceptebla teologia opinio.[29] Laŭ Karl Barth[30] kaj Yves Congar,[31] la plimulto de la ortodoksaj teologoj samopinias kiel Bulgakov.
Ne ĉiuj ortodoksaj teologoj pensas tiel. Krom la multaj "kolomboj", ekzistas ankaŭ – tiel diris la ortodoksa episkopo Kallistos (Timothy) Ware[32][33][34] – la "falkoj", kiuj kondamnas la okcidentan doktrinon kiel herezon.[32] Inter la plej konataj de tiuj ĉi estis Vladimir Losskij (1903–1958), laŭ kiu en tiu doktrino radikas ĉiuj la problemoj de rilatoj inter la du Eklezioj,[35] kaj kiu deklaris, ke la sola dogma motivo de la divido inter Oriento kaj Okcidento estas la demando pri la deveno de la Sankta Spirito, kaj de tiu derivas ĉiuj aliaj doktrinaj malkonsentoj.[36][37]