Filkeháza estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely. La loknomo signifas: domo de Filke.
Filkeháza situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, proksime de la slovaka landlimo. Pálháza troviĝas 2, Sátoraljaújhely 18, Miskolc 89 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1481. La kampoj apartenis al familio "Filke". En la 17-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis, baldaŭe rutenoj refondis ĝin. Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, migra poŝto.