Filmomuntisto aŭ simple muntisto estas persono, kiu muntas filmon el la filmitaj scenoj aŭ sekvencoj per filmomuntado en dramaturgia korekta sinsekvo.
La muntisto ligas bild- kaj sonregistraĵoj laŭ la deziroj de la reĝisoro aŭ en ties kunlaboro ial senchava unuo. Li kontribuas esence al artarealigado de la preta filmverko. La muntisto laboras en sia muntejo ankaŭ en loka proksimeco al la reĝisoro, aŭtoro, redaktisto kaj filmproduktoro. Li interpretas la bildlingvon de la kameraisto kaj sekvas artajn eblecojn.