Firmat estas komunumo en provincio de Santa Fé, en Argentino. Ĝi havas ĉ. 25.000 loĝantojn. Ĝi estis fondita en 1888, situas 107 km de Rosario, 58 km de Venado Tuerto kaj 261 km de la ĉefurbo de la provincio de Santa Fe.
La loko aperis en la monda gazetaro en 2007, kiam la klaĉgazetoj skribis pri infana balancilo (ludbalancilo), kiu moviĝis sentuŝe eĉ dum 10 tagoj. La alvokitaj argentinaj fizikistoj ne povis provizore klarigi la aferon, sed ĝin kaŭzas plej verŝajne vento (la sidejo de la balancilo estas ne el plato, sed metalplato duonronda).
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |