Fiŝ-vegetarismo estas maniero de homa nutrado dum kiu estas evitata manĝado de ĉiuj specoj de viando, krom fiŝo. Ĝi estas tipo de fleksitarismo. Kelkaj fiŝ-vegetaranoj estas transirantoj al vegetarismo; aliaj kredas, ke tiu dieto estas jam ideala pro diversaj motivoj.
En multaj religiaj tradicioj ĉeestas malpermeso de viando de certaj specoj (bovaĵo, porkaĵo) sen malpermeso de fiŝo. Tamen fiŝ-vegetarismo estas relative nova tradicio.
Unu el motivoj de fiŝ-vegetarismo, same kiel vegetarismo kaj veganismo, estas malpliigo de bestaj suferoj en moderna industria brutbredado. Oni supozas, ke fiŝoj kaj moluskoj ne kapablas suferi tiel, kiel pli superaj bestoj — kio mem estas pridiskutinda afero[1].
Krome, vidpunkte de ekologia vegetarismo, fiŝkaptado kaj fiŝbredado povas esti rigardataj kiel branĉoj malpli damaĝantaj al ĉirkaŭa medio kaj konsumantaj malpli da resursoj, se kompari kun aliaj branĉoj de bestbredado.