Flachsee | ||
---|---|---|
Flachsee
| ||
baraĵlago | ||
Speco de la lago | Baraĵlago | |
Ĉefaj fontoj | Reuss | |
Ĉefaj elfluoj | Reuss | |
Insuloj | 5 (sennomaj) | |
Setlejoj | Bremgarten, Hermetschwil-Staffeln, Rottenschwil, Unterlunkhofen kaj Zufikon | |
Areo de la baseno | 73 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 670360 / 242327 (mapo)47.3280555555568.3694444444444378Koordinatoj: 47° 19′ 41″ N, 8° 22′ 10″ O; CH1903: 670360 / 242327 (mapo) | |
Supermara alteco | 378 m | |
Surfaca areo | 72 ha | |
Maksimuma longo | 7,0 km | |
Maksimuma larĝo | 400 m | |
Akva volumeno | 0,035 km³ | |
Maksimuma profundo | 7 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | ? jaroj | |
Flachsee (prononcu flaĥse; signifo de la nome en Esperanto: platlago) estas baraĵlago en kantono Argovio en Svislando. La lago havas longecon de proksimume 7 km kaj maksimuman larĝecon de 400 metroj. Ĝia areo mezuras 0,72 km². Ĉe la okcidenta bordo troviĝas marĉo kun kanaro. En la lago troviĝas kvin malgrandaj insuloj. Laŭlonge de la okcidenta bordo ekzistas protekta digo kontraŭ inundoj.
La lago estis kreita per la novkonstruo de la rivera akvoelektrejo Zufikon apud Bremgarten en la 1970-aj jaroj. La konstruo de la baraĵlago permesis la estiĝon de granda reproduktejo de multnombraj minacataj birdospecioj. La regiono hodiaŭ estas naturprotekta areo. Ĉe la setlejo Geisshof ekzistas ŝnurpramo por transpasi la lagon. Inter Rottenschwil kaj Unterlunkhofen pitoreska ŝtalponto pasas la lagon. Observante certajn regulojn oni povas viziti la naturprotektan areon per boato.