![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
'Flacourtia inermis (Burm. f.) Merr. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Flacourtia inermis aŭ lovio havas plurajn popolajn nomojn ekzemple lovi-lovi, aŭ batoko plum. Ĝi estas specio el Filipinoj, kiu kreskis en tropikaj Azio kaj Afriko. Tiu arbo estas tre disvastigita en suda Hindio, precipe en Keralo, kie ĝi nomiĝas loika aŭ lavalolikka.[1]
“Flacourtia inermis” estas mezgranda arbo, kiu atingas altecon de 15 m. La folioj estas oblongaj kaj elipsaj. La supra surfaco estas brilanta. La folirando estas denthava. Ili longas 8 ĝis 20 cm kaj larĝas 3 ĝis 15 cm. La junaj folioj estas brile oranĝkoloraj ĝis ruĝeca, maturiĝantaj ili iĝas verdaj.
La fruktoj staras en grapoloj. La unuopa frukto estas ronda kaj brila kaj ŝanĝas la koloron de verda al malhelruĝa. Unuopa frukto estas 1 ĝi 3 cm granda. La fruktokarno estas malmola kaj gustas acide. La fruktoj estas manĝeblaj frexe, sed ĝenerale oni faras el ili ĵeleon, marmeladon kaj siropon.
La fruktoj estas riĉaj je antimikroba substanco 2,3-duhidroksibenzola acido.
[2]
[3]
[4]
La familio Flakurtiacoj aŭ Salikacoj inkludas bone konatajn speciojn kiel Dovyalis caffra, Flacourtia jangomas kaj Flacourtia rukam.