Flag-Smasher (signifas "Frakasanto de Flagoj" angle) estas nomo de kelkaj kontraŭpatriotismaj, kontraŭnaciismaj supermaliculoj en la Universo de Marvel.
La unua Flag-Smasher kreatis por esti kontraŭulo de Captain America, kaj por simboli kontraŭpatriotismon. Li povas bone paroli Esperanton, kaj plie la anglan, la francan, la germanan, la italan, la japanan, kaj la rusan.
Post la ŝajna mortigo de la unua, la dua Flag-Smasher aperis, por pluigi la atingadon de la celo de la unua.
Post la dua Flag-Smasher estis mortigita, tiu ĉi versio aperis, kvankam ĝi vere estis falso por mortigi la senatanon Herald.