![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Calathea lutea
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Calathea lutea (Aubl.) E.Mey. ex Schult. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Flava kalateo (Calathea lutea), estas specio de planto apartenanta al la familio Marantacoj (Marantaceae), kiu estis unuafoje priskribita science en 1775 de la franca botanikisto Jean Baptiste Fusee -Aublet. Ĝi estas planto, kiu kreskas en la amerikaj tropikoj, kies folioj estas uzataj en iuj landoj por envolvi tamalojn, la Venezuelan tamalon kaj aliajn molajn manĝaĵojn. En Kolombio ĝi ankaŭ estas konata per la nomo de bijao aŭ "hojas de Congo"[1].
Flava kalateo estas herbeca planto, atinganta grandecon de 1,6 ĝis 4 m altaj. Folioj pluraj, bazaj kaj 1 (2) ligitaj al tigo, longaj 30 ĝis 150 cm kaj larĝaj 20 ĝis 60 cm, apekso larĝe rondigita al detranĉita, dense kotonharaj, verda sur la supra surfaco, blanka-vakseca pruina sur la malsupra flanko. Infloreskoj pluraj per ŝoso, cilindraj, 9 ĝis 30 cm longaj kaj 2,5 ĝis 6 cm larĝaj, brakteoj 7 ĝis 18, spiraloj sed ŝajnantaj esti iom distingaj en la seka materialo, ledecaj, persistaj, vertikalaj, subglabraj kun la randoj harplenaj en la supra surfaco, glata interne, sunbrunaj ĝis ruĝbrunaj, malfermaj floroj; Sepaloj longaj 6 ĝis 9 mm, nuancigitaj de rozkolora; korolo helflava, tubo 25 ĝis 29 mm longa, purpurbrunaj loboj; flava staminodia. Kapsuloj ovovoidaj, rondoformaj, oranĝaj, harplenaj en la bazo, persistaj sepaloj; verdetaj semoj.[2]
Ĝi estas ofta specio, trovebla en neŝirmitaj modifitaj lokoj aŭ en marĉaj areoj kaj laŭ riveroj en la atlantikaj kaj nord-centraj zonoj; en alteco de 0 ĝis 300m (ĝis 900m en Boaco, Nikaragvo); floras kaj fruktiĝas tutjare sed ĉefe de februaro ĝis majo;[3] de Meksiko al Brazilo kaj Peruo, kiel en Antiloj. Kvankam ili ankaŭ rezistas 2 000 metrojn, kiel en oriento de Antiokio.
La folioj kutimas envolvi manĝaĵojn, kiujn oni kutime nomas malvarmajn manĝaĵojn, ĝi ankaŭ servas kiel pakumaĵo por tamaloj en Antiokio kaj Santander, kaj pasteĉoj kaj hayacas en la kariba regiono (Kolombio kaj / aŭ Venezuelo), ĝis la Ĵuanoj en Tarapoto kaj Moyobamba (Peruo), same kiel en la preparado de ayampaco kaj maito en Ekvadoro kaj foje por tegmento. Krome la suko de ĝia rizomo kaj tigoj havas grandan diurezan valoron. En (Panamo) ĝi estas uzata por envolvi tamalo, ĉu ĝi estas el malnova, ĉu nova maizo; envolvi la Monon - kompletan manĝaĵon en la regiono Chiriquí kaj foje kringoj.
Calathea lutea estis priskribita de (Aubl.) E.Mey. ex Schult. y publicado en Mantissa 1: 8. 1822.[2]