![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Flavbrova ammodramo, masklo, Los LLanos, Venezuelo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ammodramus aurifrons (Spix, 1825) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavbrova ammodramo (Ammodramus aurifrons) estas malgranda birdo de la grupo de la Amerikaj paseroj kaj genro de Ammodramoj. La 11 specioj de Ammodramus loĝas en marĉoj kaj herbejoj.
Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbustaroj, paŝtejoj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.
Plenkreskuloj havas suprajn partojn striecajn je malhelbruna al nigreca koloro; ili havas helbrunan bruston, blankecan ventron kaj mallongan malhelan voston. Ties vizaĝo estas helbruna kun malhela traokula strio, kaj hela superokulo (el kiu la unua duono el brido al okulo estas ege brilflava) kaj malhelbruna strieca krono. La kruroj estas rozkolorecaj kaj la beko larĝa ĉebaze.
La plej rimarkinda karaktero de tiu kamufla sablobruna birdospecio estas la brilflava traokula strio, kio nomigas la specion en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie aurifrons estas kunmetaĵo de du radikoj kiuj signifas respektive “or-” kaj “frunto”, kvankam vere la orflava marko estas pli ol frunta superokula elbrida.
|