FLAĜOLETO | |
---|---|
Klasifiko | Ligna blovinstrumento |
Ton-amplekso | Du oktavoj |
Parencaj instrumentoj | Stanfajfilo |
La flaĝoleto estas ligna blovinstrumento de la familio nomata flutoj fajfilaj, kiu ankaŭ inkludas la bekfluton kaj la stanfajfilon. La unuaj flaĝoletoj fariĝis en la 16-a jarcento kaj daŭre fariĝis ĝis la 20-a jarcento. Ĝi havas ses fingrotruojn: kvar ĉe la antaŭo de la muzikilo kaj du ĉe la malantaŭo. Iuj, sed ne ĉiuj, havas klavojn por kovri la fingrotruojn. En malfrue 18-a kaj frua 19-a jarcentoj fabrikistoj britaj ekfaris flaĝoletojn kun ses fingrotruoj ĉe la antaŭo de la muzikilo. Fine ili fariĝis el metalo kaj eknomiĝis stanfajfiloj. Kun tempo la stanfajfiloj anstaŭigis la flaĝoletojn kaj hodiaŭe la flaĝoletoj malofte ludiĝas.