Florencia | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Kolombio urbo en Kolombio urbego ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 180001–180009 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 191 867 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 84 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 1° 37′ N, 75° 37′ U (mapo)1.6141666666667-75.611666666667Koordinatoj: 1° 37′ N, 75° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 242 m [+] | ||
Areo | 2292 km² ( 229 200 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Florencia estas urbego, diocezo kaj universitata urbo en sudokcidenta Kolombio, en departemento Kaketao. Ĝi estas la plej grava urbo en sudorienta Kolombio, signifa komerca centro, samtempe ĝi estas ĉefurbo de Kaketao.
Florencia situas en deklivoj de Andoj laŭ rivero. Neiva troviĝas 226, Bogoto 519 km.
Antaŭ la hispana konkero la teroj de la komunumo de Florenco estis okupitaj de indiĝenoj, multaj el ili vivas ankoraŭ komence de la 21-a jarcento. La unua hispano alvenis en 1542, poste alvenis ekzemple misiistoj, portugalaj komercistoj. Florencia mem estis fondita en 1902 fare de monaĥo. Longe oni okupiĝis pri bestobredadoj kaj kultivadoj de rizoj.
En Florencia la unusola moderna laborejo estas uzino pri laktoj.
Florencia havas regionan flughavenon, krome riveran havenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La plej grava vojo kuras al Neiva.
Florencia havas tropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 21-31 °C. Jare pluvas po 3840 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte junio.