Flugboato estas aviadilo, kiu kapablas surakviĝi, ĉar ties aviadila korpo estas floskapabla. Tiel oni devas diferencigi inter flugboatoj kaj aliaj aviadiloj kun muntitaj rigidaj glisrulaĵoj. Ili estas la amfibiaj aviadiloj. Flugboato kompreneble havas relative malgrandan mason.
En la komencaj jaroj de la komercaj flugtrafikoj - post la unua mondmilito - oni uzis flugboatojn, ĉar tiam oni ankoraŭ ne elkonstruis reton de alteriĝejoj. Ili estas ne plu uzataj ekde la 1940-aj jaroj en laŭhorara trafiko.
La avantaĝoj de la flugboato estas la longa al/deakviĝa vojo. Malavantaĝoj estas la pli malfacila deakviĝo (suĉefiko de la akvo), malfacila surakviĝo okaze de vento (pro ondoj), malbona kalkulado de altodiferenco (akvofrapo), malbona konstruformo, kiu estis elformita por surakviĝo.
La grundoefiko permesas, ke la flugboato flugu en malgranda alto ("ekranoplano" eluzas tiun efikon).
En la unua mondmilito, flugboatoj estis ekuzataj en 1915, kiel Lohner-flugboato aŭ Grigoroviĉ M-5. La flugboato Curtiss NC traveturis la Atlantikon en 1919 kiel la unua aviadilo. Grava periodo de la flugboatoj estis inter la du mondmilitoj, kiam multloke ne estis konstruitaj aerodomoj. Dum la Dua Mondmilito, flugboatoj estis uzataj por skoltado, urĝa savado.
Hodiaŭ oni uzas flugboatojn por estingi arbarajn incendiojn (Martin Mars en Kanado) kaj esplorado (Catalina). La Canadair CL-415 estas sukcesa fajroestinga aviadilo, evoluigita por tiu celo.
Oni nun evoluigas kaj produktas la flugboatojn Shin Meiwa en Japanio kaj Berijev en Rusio.