La internacia flughaveno Augusto C. Sandino (FAA: MGA – IATA: MGA – OACI: MNMG) estas la ĉefa kaj la plej uzata flughaveno de Nikaragvo, ĝi situas 11 km oriente el la ĉefurbo Managvo.
La flughaveno operas proksimume 100 flugojn tage al Usono, Centra-Ameriko, Meksiko, Panamo kaj lokaj flugoj al la atlantika regiono de Nikaragvo.