Fons Trompenaars | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1952 (72-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | angla • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Francio ![]() |
Alma mater | Universitato de Amsterdamo Lernejo Wharton Universitato de Pensilvanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | antropologo sociologo ![]() |
Fons Trompenaars (naskiĝinta en 1953, Amsterdamo) estas nederlanda-franca organiza teoriisto, manaĝera konsilisto kaj aŭtoro en la kampo de interkultura komunikado, konata ĉefe pro la modelo de naciaj kulturaj diferencoj kiun li kreis kune kun Charles Hampden-Turner[1][2][3][4]. Li estis lernanto de Geert Hofstede.
Trompenaars verkis la libron Riding the waves of culture, Cultural Diversity in Business (Rajdante la ondojn de kulturo, Kompreni kulturan diversecon en komerco), tradukita en 16 lingvoj inter ili la franca, germana, nederlanda, korea, dana, turka, ĉina, hungara kaj portugala.
Kulturo estas dinamika procezo de solvado de homaj problemoj/dilemoj en la areoj de homaj rilatoj, tempo kaj naturo.
Surbaze de verkoj de Geert Hofstede kaj Edward T. Halls, li disvolvis teorion por la analizo de kulturaj diferencoj, kiun li klarigas en lia libro Riding the Waves of Culture en la formo de priskribo de sep dimensioj de kulturaj diferencoj.
Lia modelo de naciaj kulturaj diferencoj estas kadro por interkultura komunikado aplikata al ĝenerala komerco kaj administrado, disvolvita de Trompenaars kaj Charles Hampden-Turner.[5]
Rezulte de empira studo li disvolvis modelon kun 7 kulturaj dimensioj de kiuj la unuaj kvin dimensioj difinas kiel homoj interrilatas.
Kio estas pli grava, reguloj aŭ interrilatoj ?
La sep kriterioj permesu eltrovi, kompreni kaj harmoniigi kulturajn diferencojn. Ideale transkultura kompetenteco estu atingata. Ĉi rilate ĉefe gravas scii la stereotipojn de la unuopaj kulturoj kaj trakti kun ĝi. Laŭ Trompenaars transkultura kompetento estas la kapablo harmoniigi ŝajne kontraŭajn valorojn.
(angla) Trompenaars' and Hampden-Turner's cultural factors
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la sama artikolo en la angla vikipedio je la 22-a de septembro 2018.