Fontaniva | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Veneto | ||||
Provinco | PD Padovo | ||||
Geografia situo | 45° 38′ N, 11° 45′ O (mapo)45.637629311.7521976Koordinatoj: 45° 38′ N, 11° 45′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 45 m [+] | ||||
Areo | 20 km² | ||||
Loĝantaro | 8048 (2023) | ||||
Loĝdenso | 390 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Casoni, Fontanivetta, Fratta, San Giorgio in Brenta | ||||
Najbaraj komunumoj | Carmignano di Brenta, Grantorto, Cittadella kaj San Giorgio in Bosco | ||||
Patrono | beatulo Bertrando d'Orenga | ||||
Festa tago | 1-a de marto | ||||
Nomo de loĝantoj | fontanivari | ||||
Poŝtkodo | 35014 | ||||
Imposta kodo | D679 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 028038 | ||||
Telefona prefikso | 049 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
Fontaniva estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la provinco Padovo kaj la historia regiono Veneto, nordokcidente de la Adriatika Maro. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 8 048 loĝantoj. Ili dividiĝas al areo de 20,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 390 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la beatulo Bertrando d'Orenga, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Najbaras la komunumoj Carmignano di Brenta, Grantorto, Cittadella kaj San Giorgio in Bosco.
La loĝloko troveblas en la Pada Ebenaĵo.
Ĝi estis konstruita apud la rivero Brenta, kiu estis longtempe fonto de gajno por la vilaĝo: antaŭe kun la ŝtipoj venintaj el la montoj, poste kun la gruzo utiligata por la cemento.
Fontaniva estas trairata de fervojo kaj de ŝtata vojo.
En la centro de la vilaĝo estas kirko. Ĝia sonorilturo estas alta pli ol 50 metrojn kaj ĝi estis konstruita sur turo de mezepoka kastelo. La kastelo de Fontaniva estis detruita de padovanoj por konstrui la fortreso de Cittadella dum la 13-a jarcento.