Ili estas malalt-kreskantaj deciduaj foliarbustoj kreskantaj ĝis 1 – 3 m de alteco kun lanugaj branĉetoj. En printempo, la bros-similaj floroj estas produktitaj antaŭ la folioj, sur piktigofinaĵoj; ili ne havas iujn ajn petalojn, sed okulfrapan areton de blankaj stamenoj 2–3 cm longaj. La folioj estas alternaj, larĝaj ovoidoj, 4–10 cm longaj kaj 3–8 cm larĝaj, kun krude dentita marĝeno; ili estas konataj por siaj brilaj oranĝaj aŭ ruĝaj falokoloroj.[1]
Fotergiloj estas kultivitaj kiel ornamaj plantoj pro siaj printempaj floroj kaj falfoliara koloro. Ili estas malrapide kreskantaj, malofte superante 1–2 m altaj en kultivado.
↑ (2008) RHS A-Z encyclopedia of garden plants. Unuiĝinta Reĝlando: Dorling Kindersley, p. 1136. ISBN 1405332964.
↑Meghan G. Radtke; Kathleen B. Pigg; Wesley C. Wehr (2005), "Fossil Corylopsis and Fothergilla Leaves (Hamamelidaceae) from the Lower Eocene Flora of Republic, Washington, U.S.A., and Their Evolutionary and Biogeographic Significance", International Journal of Plant Sciences166 (2): 347, doi:10.1086/427483
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.