Fotoforo estas lum-elsenda organo kiu aspektas lumineskaj punktoj en diversaj maraj animaloj, kiaj fiŝoj kaj cefalopodoj. Tiu organo povas esti simpla, aŭ tiom kompleksa kiom la homa okulo; nome ekipita per lensoj, fermiloj, kolorfiltriloj kaj reflektoroj.[1] La lumo povas esti produktita el komponoj dum la digesto de predo, el specializataj mitokondriaj ĉeloj en la organismo, nome fotocitoj ("lumproduktaj" ĉeloj), aŭ, simile, asociaj kun simbiozaj bakterioj en la organismo kiuj estas kultivitaj.
La fotoforoj gravas por la identigo de profundmaraj fiŝoj. Fotoforoj ĉe fiŝoj estas uzataj ĉefe por allogi manĝon aŭ konfuzi predantojn. Fotoforoj troviĝas ĉe kelkaj cefalopodoj, eble ĉefe ĉe la Watasenia scintillans, nome brila kalmaro, kiu povas krei impresajn lumelsendojn.