Foz-Calanda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44579 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 281 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 55′ N, 0° 16′ U (mapo)40.9223881-0.2657729Koordinatoj: 40° 55′ N, 0° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 496 m [+] | ||
Areo | 37,871407 km² ( 378 7.1 407 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Foz-Calanda [+] | |||
Foz-Calanda [fozkaLANda] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.
Ĝi estas je 127 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 496 msm de altitudo. La municipa teritorio estas en la centro de la komarko en kiu ĝi limas kun tiuj de Alcorisa, Calanda kaj La Ginebrosa. Ĝi estas trapasata de la nacia ŝoseo N-211 inter la km 220 kaj 223, kiu kunhavas trairadon kun la nacia ŝoseo N-420. La orografio estas markata de la rivero Guadalopillo, kiu formas la karakteran foz (meandra gorĝo), kaj de la ĉirkaŭaj montaroj, nome nordoriente Sierra de la Galga kaj oriente Sierra de Peñas Blancas. Sude estas la ravino Val de la Piedra, kiu etendiĝas ĝis la akvorezervejo de Calanda (oriente de Foz-Calanda). La plej elstara pinto estas konata kiel Morrón sudoriente, kun 790 metroj. La totala altitudo gamas inter 804 m sudoriente kaj 470 m borde de la rivero Guadalopillo, kiu trairas la teritorion.
La urba kerno estas sudokcidente de Calanda kaj okcidente de la akvorezervejo de Calanda.
Nordokcidente: Alcorisa | Norde: Calanda | Nordoriente: Calanda |
Okcidente: Alcorisa | Oriente: Calanda | |
Sudokcidente: Alcorisa | Sude: La Ginebrosa | Sudoriente: Calanda kaj La Ginebrosa |
Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de la areo jam el Bronzepoko kaj de iberoj.
La historio de la loko estas ligita al la Ordeno de Kalatravo kiu havis sidejon en Alcañiz.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Foz-Calanda kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 271 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.
Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj). Nune gravas rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la arkeologia kuŝejo de iberoj, la trinava baroka preĝejo kun elstara sonorilturo, restaĵoj de kastelo, placo kun urbodomo, ceramika forno, neĝujo, ermitejoj kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kiel la akvorezervejo de Calanda, ktp.