Franca defendo | |
---|---|
ECO | C00-C19 |
Tipo | Duonmalfermitaj malfermoj |
Franca defendo estas ŝaka malfermo , kiu komenciĝas per movoj: 1. e4 e6. La ĉefa ideo de la nigra ludanto estas havadi solidan centran peonon en d5 (1.e4 d5 ne ebligas la nigran ludanton havadi peonon en d5, ĉar tiam blanko povas ludi 2.exd5, kaj nigrulo ne plu havas peonon en d5. Per 1...e6, nigro povos ludi exd5 post exd5, kaj plu havos peonon tie).
La franca defendo estas konsiderata kiel tre solida.
La malavantaĝoj de tiu malfermado estas la malfacileco uzi la kurieron en c8 kaj la fakto ke nigro ne havas multe da spaco.
La debuto ricevis sian nomon post la ludado per telegrafo Londono — Parizo en 1834, kiam francaj ŝakludantoj ekludis 1... e6 kaj venkis.
Famaj ŝak-ĉampionoj kiel Aleksandro Aleĥin, Viktor Korĉnoj aŭ Miĥail Botvinnik uzis ofte la francan defendon.