Frances Stonor Saunders | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1966 (58-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||||
Alma mater | Kolegio Sankta Anno ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Donald Robin Slomnicki Saunders (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Julia Camoys Stonor (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto historiisto filmproduktoro ![]() | ||||
Laborkampo | Historio, ĵurnalismo kaj dokumenta filmo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frances Stonor Saunders (nask. en 1966) estas brita ĵurnalistino kaj historiistino. Ŝi vivas en Londono.
Kelkajn jarojn post ricevo de unua diplomo kun distingo en la angla ĉe St Anne's College, en Oksfordo, ŝi elektis karieron de kinreĝisorado por dokumentaraj televidfilmoj.
"Hidden Hands: A Different History of Modernism" (Hidden Hands: Malsimila historio pri modernismo) estis farita por "Channel 4" en 1995. Ĝi pritraktis ligilojn inter la apartaj usonaj art-kritikistoj kaj pentra abstrakta ekspresionismo kaj CIA. "Who Paid the Piper ?: CIA and the Cultural Cold War" (Kiu pagis la ŝalmoludiston ? CIA kaj la malvarma kultura milito — 1999)[1], estis ŝia unua libro, ellaborita surbaze de ŝia laboro por la dokumentara filmo koncentriĝanta sur la historio de la sekreta CIA-financado (Congress for Cultural Freedom / Kongreso por la libereco de kulturo). Aliaj verkoj de Stonor Saunders spegulas ŝian universitatan vojon, kiel mezepokistino.
En 2005, post kelkaj jaroj kiel arta direktorino kaj vic-ĉefredaktoro de "New Statesman", ŝi demisiis por protesti kontraŭ la eloficigo de la angla ĵurnalisto Peter Wilby, tiam eldonisto[2]. Tiun jaron kaj en 2006, por BBC Radio 3, ŝi prezentis "Meetings of Minds" (Kunveno de renkontiĝoj), du serioj de tri artikoloj pri la kunvenoj de intelektuloj pri diversaj gravaj punktoj de la historio. Ŝi regule kunlaboris ankaŭ kun Radio 3 Nightwaves (Noktaj ondoj) kaj aliaj radioprogramoj.
Ŝia dua libro , "Hawkwood : Diabolical Englishman" (Hawkwood : Diabla anglo), rakontas la vivon kaj la karieron de John Hawkwood, kondotiero de la 14a jarcento. Denaska anglo, Hawkwood (1320-1394) faris faman karieron kiel partoprenanto en politika regpovo konfuza kaj perfida. Lia vivcelo estis nur persona gloro kaj riĉiĝo.[3]
La informoj de tiu ĉi artikolo fontas preskaŭ entute el la anglalingva versio de "Wikipedia" kun eltiraĵoj el la franclingva.