Francesco Mario Pagano | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Francesco Mario Pagano | ||
Naskiĝo | 8-an de decembro 1748 en Brienza | |
Morto | 29-an de oktobro 1799 (50-jaraĝa) en Napolo | |
Mortis per | Pendumo vd | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Sicilio vd | |
Alma mater | Universitato de Napolo vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | jura konsilisto filozofo historiisto dramaturgo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Francesco Mario PAGANO (8a de Decembro 1748 – 29a de Oktobro 1799) estis itala juristo, verkisto, pensulo, kaj la fondinto de la Napola Skolo de Juro.[1] Li estas konsiderata kiel unu el la plej influaj pensuloj de la Klerismo en Italio.[2] Modera reformisto, li estis konsiderita pioniro de la itala unuiĝo .[3]
Lia verko Saggi politici (1783–85) havigis filozofian historion de la Reĝlando de Napolo, argumentante kontraŭ torturo kaj mortopuno kaj defendante pli toleremajn punkodojn. Considerazioni sul processo criminale (Konsideroj pri krimproceso, 1787), havigis al li internacian popularecon kaj estis tre multe laŭdita fare de Le Moniteur Universel, nome ĉefa gazeto de la revolucia Francio.[4]
En 1794 li defendis Vincenzo Galiani, Vincenzo Vitaliani kaj Emanuele De Deo – tri akuzitoj pro konspiro kontraŭ Ferdinando la 4-a; post ili estis kondamnita al mortopuno, Pagano estis senigita el sia profesoreco, arestita, enprizonigita kaj poste ekzilita.[5] Post fuĝi el Napolo en 1796, li revenis en 1799 kaj skizis la konstitucion de la mallongdaŭra Napola Respubliko (Partenopea). La dokumento montris similecojn kun la Franca Konstitucio de 1793. Li estas konsiderata pioniro de la moderna Konstitucia tribunalo.[6]
Post la falo de la respubliko, Pagano estis arestita kaj enprizonigita en "Castel Nuovo". Li estis ekzekutita per pendumado en la "Piazza del Mercato" en Napolo, kun aliaj revoluciuloj: nome Domenico Cirillo, Giorgio Pigliacelli kaj Ignazio Ciaia.