Francesco Trevisani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1656 en Kapodistrio |
Morto | 30-an de julio 1746 (90-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Familio | |
Frat(in)o | Angelo Trevisani (mul) |
Okupo | |
Okupo | pentristo portretisto instruisto |
Verkoj | The Martyrdom of the Seven Sons of Saint Felicity Dead Christ Supported by Angels The Infant Jesus Pointing Out the Flowers of the Passion to the Virgin |
Francesco TREVISANI (Kapodistrio, 1656 – Romo, 1746), estis itala baroka pentristo.
Naskiĝinta en Capodistria (aktuale Koper, Slovenio), lernis kun Antonio Zanchi en Venecio kaj establis sin poste en Romo, kie li disvolvigis plej parton de sia kariero protektita de la kardinalo Pietro Ottoboni, nevo de la papo Aleksandro la 8-a kaj fama mecenato de artoj, kies portreton faris Trevisani, nune konservita en la Muzeo Bowes de Barnard Castle (Durham).
Liaj ĉefaj pentraĵoj estas figuroj de religia arto de klasika belo tuŝita de nuanco de langvora sentimentaleco vere rokoka (Magdalena pentofara, Prado). Li kultivis ankaŭ la portreton kaj la temojn de la klasika historio en olepentraĵoj kiel Festeno de Marko Antonio kaj Kleopatra (Galerio Spada), pentrita laŭ mendo de la kardinalo Fabrizio Spada, aŭ La familio de Dario ĉe Aleksandro la Granda (Luvro), kaj mitologiaj (Apolo kaj Dafne, Muzeo Ermitejo).[1]