Francisco Pereira Passos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1836 en Piraí |
Morto | 12-an de marto 1913 (76-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Federala Universitato de Rio de Janeiro |
Okupo | |
Okupo | arkitekto inĝeniero politikisto urbanizisto railway engineer (en) |
Francisco Pereira Passos (Piraí, Rio-de-Ĵanejrio, Brazilo, 29a de aŭgusto 1836 - 12a de marto 1913) estis unu de la plej elstaraj urbestroj de la urbo Rio-de-Ĵanejrio, tiam ĉefurbo de Brazilo. Laŭprofesie inĝeniero, li regis inter 1902 kaj 1906 kaj polemika kaj modernige.
Dum granda parto de la urbanoj opoziciis lian politikon eksproprietigi kaj finigi la staton de "kolonia urbo" (inklude nombraj detruoj kiuj devigis multajn lokanojn migri al neregulaj setlejoj, rezulte en la apero de la faveloj), li transformis la urbon kaj faris ĝin la nomita Cidade Maravilhosa (Mirinda Urbo). La urba reformo de li estrita estigis la sanitarecon de la urbo, faris Rio vigla kaj moderna urbo, kaj definitive integris la havenon kaj la urbocentron en la Suda Zono.
Inter la plej gravaj verkoj de li promociitaj estas la ikona avenuo Rio Branco kaj la marbordan Beira-Mar, la konstruado de la Theatro Municipal ĉe la plazo Cinelândia kaj la niveligon de la tereno kiu ebligis la kreadon de Flamengo, areo kiu hodiaŭ okupas 1 200 000 da kvadrataj metroj akiritaj el maro, same kiel la arbarigo de diversaj areoj, la kanaligo de la rivero Carioca kaj la ekkonstruado de la nova konstruaĵo de la Nacia Lernejo de Belartoj kaj de la Nacia Kongreso.