Francisco Toledo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1940 en Meksikurbo |
Morto | 5-an de septembro 2019 (79-jaraĝa) en Oaĥako de Ĥuarez |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Meksiko |
Familio | |
Infanoj | Natalia Toledo, Laureana Toledo (en) , Dr Lakra (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto desegnisto mediprotektulo grafikartisto pentristo vidartisto |
Francisco Toledo - naskiĝis la 17-an de julio 1940 en zapoteka familio en Meksikurbo, mortis 79-jara la 5-an de septembro 2019 en Oaĥako de Ĥuarez - estis skulptisto, pentristo, grafikartisto, desegnisto kaj mediprotekta aktivulo en Meksiko. En 2005 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.