Francisco Umbral | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Francisco Pérez Martínez |
Aliaj nomoj | Francisco Umbral • Paco Umbral |
Naskiĝo | 11-an de majo 1932 en Madrido |
Morto | 28-an de aŭgusto 2007 (75-jaraĝa) en Boadilla del Monte |
Mortokialo | Kardivaskulsistema malsano |
Tombo | Almudena Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patro | Alejandro Urrutia Cabezón (en) |
Frat(in)o | Leopoldo de Luis |
Parencoj | María Teresa Gallego Urrutia (en) (nevino) Jorge Urrutia (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto poeto |
Francisco Alejandro Pérez Martínez, plej bone konata kiel Francisco UMBRAL (Madrido, 11-a de Majo 1932[1] - Boadilla del Monte, 28-a de Aŭgusto 2007) estis hispana poeto, ĵurnalisto, romanisto, biografo kaj eseisto.
Li estis ekstergeedza filo de Alejandro Urrutia, advokato de Kordovo kaj patro de la poeto Leopoldo de Luis, kaj de lia sekretariino, Ana María Pérez Martínez,[2] naskita en Madrido la 11an de Majo 1932,[3][4] en karitata hospitalo Maternidad, tiam ĉe la strato Mesón de Paredes, en la kvartalo Lavapiés,[4] kiel pruvis la profesorino Anna Caballé en sia biografio Francisco Umbral. El frío de una vida.[3] Lia patrino loĝis en Valladolid, sed ŝi venis naski en Madridon por eviti onidirojn, ĉar ŝi estis fraŭlino.[3]
En Valladolid li ekverkis en la revuo Cisne, de la frankisma sindikato S.E.U., kaj partoprenis en legado de poemoj kaj prelegoj. Li ekkarieris kiel ĵurnalisto en 1958 en El Norte de Castilla promociita de Miguel Delibes, kiu rimarkis lian talenton por verkado. Poste li translokiĝis al Leono por labori en la radielsendejo La Voz de León kaj en li ĵurnalo Proa kaj kunlabori en El Diario de León. En tiu epoko li multe legis poezion, speciale de Juan Ramón Jiménez kaj poetoj de la generacio de la 27, sed ankaŭ verkojn de Valle-Inclán, Ramón Gómez de la Serna kaj Pablo Neruda.
La 8an de Septembro 1959 li edziĝis al María España Suárez Garrido, poste fotistino de El País, kaj ambaŭ havis filon en 1968, nome Francisco Pérez Suárez «Pincho», kiu mortis nur ses-jaraĝa pro leŭkemio, kio inspiris lian plej lirikan kaj personan libron nome Mortal y rosa (1975).[5]
En 1961 li translokiĝis al Madrido kiel korespondanto de El Norte de Castilla, kaj tie li partoprenis en la babilrondo de la Café Gijón, en kiu li ricevis amikecon kaj protekton de verkistoj José García Nieto kaj ĉefe de Camilo José Cela, kun kies helpo li ekpublikigis siajn unuajn librojn. Tio aperos en La noche que llegué al café Gijón. Uzante pseŭdonimojn Jacob Bernabéu kaj Francisco Umbral, li iĝis prestiĝa kronikisto kaj kolumnisto en revuoj kiel La estafeta literaria, Mundo Hispánico (1970-1972), Ya, El Norte de Castilla, Por Favor, Siesta, Mercado Común, Bazaar (1974-1976), Interviú, La Vanguardia, ktp., kvankam ĉefe pro kolumnoj en El País (1976-1988), en Diario 16, en kiu li ekverkis en 1988, kaj en El Mundo, en kiu li verkis el 1989 la rubrikon Los placeres y los días (La plezuro kaj la tagoj). En El País li estis unu el la kronikistoj kiuj plej bone priskribis la kontraŭkulturan movadon konatan kiel Madrida Movida. Dume li publikigis romanojn, biografiojn, kronikojn kaj membiografiojn.
Inter gravaj verkoj estas Días felices en Argüelles (2005) kaj kompiloj de artikoloj kiel Diario de un snob (1973), Spleen de Madrid (1973), España cañí (1975), Iba yo a comprar el pan (1976), Los políticos (1976), Crónicas postfranquistas (1976), Las Jais (1977), Spleen de Madrid-2 (1982), España como invento (1984), La belleza convulsa (1985), Memorias de un hijo del siglo (1986), Mis placeres y mis días (1994).
En 2003, li suferis pneŭmoniton. Kaj mortis pro korspira manko en la 28-a de aŭgusto 2007 en la hospitalo Montepríncipe, en Boadilla del Monte (Madrido), estante 75-jaraĝa. Liaj restaĵoj estis bruligitaj kaj la cindroj entombigitaj en la tombo de lia filo en la Tombejo de la Almudena de Madrido. [6]
Lia literatura kvalito devenas el liaj kreiva fekundeco, lingva sensiblemo kaj ekstrema originaleco, tre impresionisma, de flua sintakso, metafore prilaborita kaj kompleksa, fleksebla por fajnaj nuancoj, abunda en neologismoj kaj intertekstaj aludoj kaj, resume, postulema lirika kaj estetika kvalitoj. Tiu partikulareco faras lin speciale netradukebla kaj sekve li estas apenaŭ konata eksterlande. Francisco Umbral estas «unu el la ĉefaj prozistoj de la hispana lingvo de la 20-a jarcento», laŭ Fernando Lázaro Carreter, kaj Miguel Delibes taksis lin kiel «la verkisto plej plinoviga kaj originala de la aktuala hispana prozo». Inter liaj difektoj unu estis indikita de Arturo Pérez-Reverte: nome la supraĵemo.[7]
Li estis akra kritikisto, sen fundamento, de grandaj hispanaj verkistoj, kaj same atakis normalulojn, kiel la lokanoj de Aranda de Duero en la televida programo "Queremos saber", de Antena 3, ĉar la dekstrulo José María Aznar estis tie bone ricevita tie, dum la socialisto Felipe González ne estis bone ricevita en la universitato. En tiu sama programo okazis la anekdoto kiu eble plej famigis la verkiston, kiam li insistis malafablege dirante «mi venis ĉi tien por paroli pri mia libro», frazo kiu iĝis populara.[8]
Estas tre malfacile apartigi la verkojn de Umbral laŭ ĝenroj, ĉar ili estas tre miksaj kun hegemonio de memoroj. Tamen provizore oni povas klasigi ilin tiel: