František Gellner | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
František Gellner | ||
Naskiĝo | 19-an de junio 1881 en Mladá Boleslav | |
Morto | 13-an de septembro 1914 (33-jaraĝa) en Galicio | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Bohemio ![]() | |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Gefratoj | Gustav Gellner (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto prozisto ilustristo dramaturgo grafikartisto desegnisto pentristo ĵurnalisto karikaturisto poeto redaktoro ![]() | |
Aktiva en | Brno vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
František GELLNER (naskiĝis la 19-an de junio 1881 en Mladá Boleslav - mortis verŝajne septembre 1914 en Galicio) estis ĉeĥa verkisto, poeto kaj karikaturisto.
Filo de juda komercisto, studis teknikumon kaj ministan akademion. Antaŭ la unua mondmilito li apartenis al pragaj anarkiistoj kaj bohemianoj. Pentradon li studis en Munkeno, Parizo kaj Dresdeno. Kontribuis per karikaturo al multaj gazetoj, fine li trovis laboron en redaktejo de Lidové noviny (Popola ĵurnalo) en Brno. Li malaperis 33-jara dum la unua mondmilito.
Liaj poezio kaj felietonoj uzas satiran, sarkasman kaj erotikan lingvaĵon.