Franz Xaver Gruber | |
---|---|
![]() Franz Xaver Gruber, portreto de Sebastian Stief, 1846 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Conrad Franz Xaver Gruber |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1787 en Unterweitzberg |
Morto | 7-an de junio 1863 (75-jaraĝa) en Hallein |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Infano | Franz Xaver Gruber (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto poeto instruisto ![]() |
Verkoj | Stille Nacht Heilige Nacht |
Conrad Franz Xaver GRUBER (naskiĝina la 25-an de novembro 1787 en Hochburg-Ach;[1], mortinta la 7-an de junio 1863 en Hallein[2]) estis aŭstra komponisto kiuj verkis la melodion por Stille Nacht.
Estante filo de teksisto li trejniĝu samprofesie; sed lia instruisto Andreas Peterlechner rimarkis la muzikan talentegon kaj konvinkis la patron permesi al li karieron pedagogian. Jam en 1805 Georg Hartdobler, orgenisto en Burghausen lernigis ludadon al li kaj en 1806 Gruber finekzameniĝis en Ried im Innkreis kaj en Salcburgo. Poste deĵoris unu jaron kiel asistanto ĉe Peterlechner. En la 12.11.1807 Gruber iĝis instruisto en Arnsdorf (Lamprechtshausen). Por rajti ekloĝi en la sakristiana loĝejo li edzinigis la duoblan vidvinon Elisabeth Fisĉinger kiu naskis al li du infanojn. Ŝi havis mem el pli frua geedzeco du infanojn. Por plibonigi la financan situacion kaj esperante iam iĝi instruisto en Oberndorf li transprenis inter 1816 kaj 1829 la kantorajn kaj orgenistajn servojn ĉe la Nikolao-preĝejo de Oberndorf. Tiel eblis por Gruber kombini tri profesiojn (instruisto, orgenisto, sakristiano).
Dume la lernejo de Arnsdorf ĝis hodiaŭ funkcias estante la plej malnova aktiva lernejo de Aŭstrujo, dum la apuda sakristian-loĝejo estas muzeo. Gruber ekfamiĝis per muzikompono de la mondfama kristnaska kanto Stille Nacht, heilige Nacht kies premiero estis en al 24.12.1818 en Oberndorf; gitare akompanis lin la pastro Joseph Mohr. Poste li aranĝis la kanton ankaŭ por orgeno. Kun Mohr li kreis ankoraŭ aliajn ekleziajn kantojn.
Post morto de la unua edzino li edzinigis en 1826 la arnsdorf-aninon Maria Breitfuß kiu estis estinta lia lernantino. Sume li havis dek du infanojn. Franz Xaver kaj Felix muzikistis kiel la patro; Franz Xaver krome fondis en 1849 la ĝis nun ekzistantan kantoklubon Halleiner Liedertafel.
En 1829 Gruber fariĝis instruisto en Berndorf kaj en 1833 orgenisto de la urba paroĥo-kirko. Post la morto de la dua edzino li edziĝis ankoraŭ en 1842 al Katharina Rieser. En 1863 mortis Gruber relative bonstara. De ĉiuj tomboj el la malnova tombejo konserviĝis nur tombo lia.