François Tombalbaye | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | N'Garta Tombalbaye |
Naskiĝo | 15-an de junio 1918 en Béssada, Franca Ĉado, Ekvatora Franca Afriko |
Morto | 13-an de aprilo 1975 (56-jaraĝa) en Nĝameno |
Mortokialo | Pafvundo |
Lingvoj | araba • franca • Sara |
Ŝtataneco | Ĉado |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
François TOMBALBAYE, alinomita Ngarta TOMBALBAYE (n. la 15-an de junio 1918 - m. la 13-an de aprilo 1975) estis instruisto kaj sindikatisto, kiu fariĝis la unua prezidanto de Ĉado. Li naskiĝis en la suda parto de la lando, en la prefektujo Moyen-Chari apud la urbo Koumara. Tombalbaye anstataŭis Gabriel Lisette kiel estro de la Ĉada Progresa Partio, kaj regis la ĉadan kolonian registaron ekde 1959. Li gvidis la landon dum ties sendependiĝo la 11-an de aŭgusto 1960, kaj estis nomumita kiel ĝia unua ŝtatestro.
Li estis murdita okaze de puĉo la 13-an de aprilo 1975.