Frata lingvo (Frater aŭ Lingua Sistemfrater) estas internacia planlingvo publikigita de Pham Xuan Thai (Vjetnamio) en 1957.
Frater enhavas 18 literojn:
Lingua Sistemfrater signaro
a |
b |
d |
e |
f |
g |
i |
j |
k |
l |
m |
n |
o |
p |
r |
s |
t |
u
|
Frater ne havas artikolojn, fleksion, afiksojn, neniun akordon de tempo, genro, aŭ nombro. La nomvortoj, verboj, adjektivoj, kaj adverboj uzas la samajn radikojn[1].
Ĉiuj vortoj estas lastsilabe akcentitaj.
- Antonimoj estas formata per -ne: aktofilo – aktofilone (amo, malamo).
- Pluralo povas esti formata per -multi:[klarigu] frater – fratermulti (frato, fratoj)
- Seksaj formoj povas esti formataj per -gine kaj -andro: infan – infanandro – infangine (infano, vira infano, infanino)[2]
La pronomoj estas:
persono
|
singularo
|
pluralo
|
1
|
mi
|
mis
|
2
|
ni
|
nis
|
3
|
ili
|
ilis
|
La pronomo oni estas antrop en frater. Genitivo estas farita kun ot (de): ide ot mi – ideo de mi; ide ot mater.
- Oni faras la imperativon per antaŭvorteto obliga: filo – obliga filo (ami, amu)
- Oni faras la pasintecon per postvorto pas: filo – filo pas (ami, amis)
- Oni faras la estontecon per postvorto futur: filo – filo futur (ami, amos)
Nombroj de unu al dek: uni, bi, tri, kuadri, kuinti, ses, sep, okta, nona, deka.
La vortordo estas nesanĝebla: subjekto–verbo–objekto; substantivo–adjektivo; verbo–adverbo.
- Frater frater frater frater
- ”La frata frato interfratiĝas frate”
- ”mi havas fratojn”
- Onor fater e mater ni, e ni obliga filo androbisini omo ni
- ”Honoru vian patron kaj vian patrinon, kaj amu vian najbaron kiel vin mem”
- Androfaktopasi es beni akaus ilis es futur nam infan ot Dio
- ”Feliĉaj la pacemaj homoj, ĉar ili estos nomataj filoj de Dio”
- akaus – ankaŭ
- aktofilo – amo
- andro – viro
- androbisini – najbaro
- amdrofaktopasi – pacemulo
- ben – bono
- benne – malbono
- bi – du
- deka – dek
- dio – dio
- dola – mono
- dolaeks – inflacio
- dolapan – buĝeto
- dom – domo
- domfag – manĝejo.
- domne – dezerto
- domstudileban – universitato
- e – kaj
- eksdefen – nerezistebla
- es – esti
- fag – manĝi
- fater – patro
- filo – amo
- frater – frato
- ide – ideo
- ili – ŝi, li, ĝi
- infan – infano
- jur – tago
- jurbi – lundo
- jursep – sabato
- kia – kiu
- leban – alta
- logo – vorto
- logodio – profetaĵo
- logoleban – krio
- logoseudo – mensogo
- luna – monato
- lunadekauni – novembro
- lunasep – julio
- mater – patrino
- mi – mi
- morta – morta
- nam – nomigi
- ni – vi
- obliga – imperativa vorteto
- omo – mem
- onor – honoro
- ot – de
- pan – plano
- pas – pasinta vorteto
- pasi – paco
- probable – eble
- pur – pura
- purne – malpura
- seudo – malvera
- stofgrafauto – plumingo
- studi – studi
- tem – tempo
- temkia – kiam
- uni – unu
Frater
Pater mis in sel,
nam ni es santa,
nasionroi ni aribe,
desir ni es fakto,
sur geo omo in sel.
Don mis jurdis pani jur mis.
Perdon erormulti mis,
omo mis perdon filone mis.
Ne direk mis a proba,
e libere mis ot benne.
|
Esperante
Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,
via nomo estu sanktigita.
Venu via regno,
plenumiĝu via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
|
- Phạm Xuân Thái. (1957) Frater (Lingua sistemfrater). The simplest International Language Ever Constructed. Ho‑Ĉi‑Min‑urbo: Tu‑Hai Publishing House.
- Frater2, evoluado/ellaboro de lingua sistemfrater de 1997
- Interglossa, simila proponita internacia planglingvo
- Glosa, evoluado de Interglossa