Fratelli d'Italia | |
---|---|
partio | |
Lando | Italio |
Prezidanto | Giorgia Meloni |
Fondiĝo | 28-a de decembro 2012 |
Ĉefa sidejo | Via della Scrofa 39, Romo |
Koloro(j) | blua |
Ideologio | Naciismo, Nacikonservatismo, Eŭroposkeptikismo |
Internacia aliĝo | The Movement |
Ĵurnalo | La Gazzetta Tricolore (2012-2014), La Voce del Patriota (ekde 2018) |
Junulara organizaĵo | Gioventù Nazionale |
Retejo | https://www.fratelli-italia.it/ |
Fratelli d'Italia (FdI) ("Italaj gefratoj", laŭ la unua verso de Il Canto degli Italiani) estas itala politika partio de dekstro kaj ekstremdekstro fondita en 2012[1] de Ignazio La Russa, Guido Crosetto kaj Giorgia Meloni, kiu prezidas ĝin ekde 2014.
Ĝi estas priskribita kiel nacikonservatisma, naciisma, tradiciisma, nativisma, post-faŝisma kaj suverenisma partio.[2] La emblemo inkluzivas la trikoloran flamon, historie uzatan de Movimento Sociale Italiano (Itala Socia Movado), novfaŝisma partio,[3][4] fondita de iamaj membroj de la dissolvita Partito Nazionale Fascista (1921-1943) kaj la Partito Fascista Repubblicano (Faŝisma Respublikana Partio) (1943-1945).[5][6][7] Ĝis 2017 aperis ankaŭ la mallongigo "MSI".[8]
En la politikaj elektoj de 2013 kaj 2018, Fratelli d'Italia aliĝis al la centro-dekstra koalicio kune kun Il Popolo della Libertà (pli poste Forza Italia) kaj Lega Nord, kaj tiam disiĝis de ili dum la parlamentoj elektoj, elektinte ne porti respondecon por la registaro kaj resti en la opozicio. La alianco kun Lega kaj Forza Italia ankaŭ estis anoncita por la politikaj elektoj de 2022.