Fresno de la Vega | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24223 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 464 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 31 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 21′ N, 5° 32′ U (mapo)42.345277777778-5.5336111111111Koordinatoj: 42° 21′ N, 5° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 753 m [+] | ||
Areo | 15,14 km² (1 514 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fresno de la Vega [+] | |||
Fresno de la Vega [FRESno delaBEga] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral. Fresno de la Vega estas komprenebla etimologie kiel Frakseno de la Valo, kie Valo aŭ "Vega" aludas al la historia areo, kaj pri frakseno, arbo videblas en la centro de la blazono, ĉirkaŭita de kapsikoj kiel simbolo de la nova agrikulturo de irigacio en la areo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 478 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj apartigo de loĝlokoj. Ĝi distas 32 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun Cabreros del Río, kun Cubillas de los Oteros nordoriente, kun Morilla de los Oteros oriente, kun Pajares de los Oteros sudorienste, kun Cabañas kaj Valencia de Don Juan sude, kun Villamañán sudokcidente, kun Villacé okcidente kaj kun Benamariel al nordokcidente.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj kaj ĉefe legomoj kiel kapsikoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).