Fresselines | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Dun-le-Palestel |
INSEE kodo | 23087 [+] |
Poŝtkodo | 23450 |
Kodo laŭ INSEE | 23087 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean-Claude Dugenest 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 671 (1 999) |
Loĝdenso | 22 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°23′01″N 1°40′58″O / 46.38361°N, 1.68278°O (mapo) Koordinatoj: 46°23′01″N 1°40′58″O / 46.38361°N, 1.68278°O (mapo) |
Alto | 200 m - 366 m |
Areo | 30,78 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 23′ 01″ Nordo 1° 40′ 58″ Oriento / 46.3836111111 °N, 1.68277777778 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Fresselines [+] | |
Fresselines estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 671 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
La komunumo situas ĉe la kuniĝo de la riveroj Petite Creuse kaj Creuse.
Fresselines etendiĝas sur 30,78 km², kaj havis 671 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 22 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Fresselines situas je alteco de 366 metroj.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Fresselines apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Claude Dugenest, kiu do fariĝis la loka urbestro.
La preĝejo Saint-Julien de Brioude (ekkonstruita en la 12-a jarcento) entenas plurajn interesajn statuojn. Ĉe la ekstera fasado estas bronza medaliono fare de Auguste Rodin.
Fresselines apartenas al la kantono de Dun-le-Palestel, kies ĉefurbo estas Dun-le-Palestel. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.