Frezilo

Frezilo

Cilindra frezilo

Cilindra frezilo
Klasifiko tranĉa instrumentaro
Uzata por tajlado de pecoj en frezmaŝinoj
vdr

Frezilo estas speciala cirkla ilo kun dentoj, kiu estas uzata per frezmaŝinoj por mekanike tajli pecojn. Ĉi tiu ilo estas muntita sur akso en frezmaŝino, kaj la rapida turnado de tiu akso turnigas la frezilon, kiu tajlas pecon lignan, metalan, plastan aŭ alian.

Jen la plej tipaj freziloj:

  • Frezilo de platetoj: Ĉi tiu konsistas el ronda peco al kiu oni fiksas platetojn el malmola metalo. Ĉi tiuj platetoj rolas kiel tajlaj iloj, kaj la ronda peco rolas kiel tenilo. La freziloj de platetoj estas la plej komunaj por la frezmaŝinoj ĉar oni uzas ilin por mekanike tajli kaj ebenigi edrojn de volumenaj pecoj. Ofte tiaj pecoj estas grandaj kaj havas grandajn surfacojn, kiujn oni devas ebenigi. Por mekanike tajli tiel grandajn pecojn oni uzas frezmaŝinojn kun vertikala kapo, al kiuj oni muntas tiel grandan frezilon de platetoj kiel eble por ebenigi la celan pecon per unu sola pasado de la frezilo.
Cirkla frezilo
  • Cilindra frezilo: Ĝia tenilo estas cilindra, kaj oni fiksas ĝin per specialaj vajcoj laŭ la diametro de la tenilo. Ĉi tiu frezilo funkcias simile al borilo, tamen ĝi havas pli tranĉan potencon kaj ne faras truojn sed mekanike tajlas sulketojn, ekvaraĵojn, k.s.
  • Cirkla frezilo: Ĉi tiu frezilo havas diskan formon kaj centran truon. La truo taŭgas por fiksi la frezilon al akso de la frezmaŝino, kiu kaŭzas la rapidan turniĝan movadon de la frezilo. La dentoj de ĉi tiaj freziloj estas el ŝtalo por rapida tajlado. La cirklaj freziloj havas pli tranĉan potencon ol la cilindraj ĉar ili havas multajn dentojn kaj ilia tenado al frezmaŝina akso estas pli forta.
  • Cirkla frezilo kun konstanta profilo: Ĉi tiu estas cirkla frezilo kies dentoj estas tajlitaj kun speciala geometrio por fari specialajn pecojn. La pli konataj el ili estas la freziloj kun profilo por tajli dentradojn.
Frezilo de platetoj

Laŭ Francisko Azorín frezi estas Trui, entajli lignon aŭ metalon per speciala maŝino.[1] Li indikas etimologion el latina frictiare, fricare (froti),[2] kaj li aldonas terminojn frezilo, frezmaŝino, frezejo, frezado, cilindra frezilo, dentrada frezilo.[3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 78.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.