Frie Leysen | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1950 en Haselto |
Morto | 22-an de septembro 2020 (70-jaraĝa) en Bruselo |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Belgio ![]() |
Okupo | |
Okupo | ekspozicia kuratoro teatrestro ![]() |
Frie Leysen estis laŭ kulturo flandra kaj laŭ nacieco belga ekspozicia kuratoro kaj precipe okazistino kaj direktorino de teatraj festivaloj - ŝi naskiĝis la 19-an de februaro 1950 en Haselto kaj mortis 70-jaraĝa la 22-an de septembro 2020 en Bruselo. En 2014 ŝi honoriĝis per la Erasma premio, ĉiujara premio donita de la estraro de la fondaĵo Praemium Erasmianum en Nederlando al individuoj aŭ institucioj kiuj faris esceptajn kontribuojn al kulturo, socio aŭ socia scienco en Eŭropo kaj la resto de la mondo.[1] Ĝi estas unu el la plej eminentaj premioj de Eŭropo. La premio estas nomita laŭ Erasmo de Roterdamo, siatempe ofte latine nomita Desiderius Erasmus, nederlanda renesanca humanisto.