Friedrich Diez | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Friedrich Christian Diez | |||||
Naskiĝo | 15-an de marto 1794 en Gießen | ||||
Morto | 29-an de majo 1876 (82-jaraĝa) en Bonno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hesio-Darmstadt vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen Universitato de Gießen vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto universitata instruisto verkisto romanisto vd | ||||
Laborkampo | Filologio vd | ||||
Aktiva en | Bonno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Friedrich Christian DIEZ (naskiĝinta la 15-an de marto 1794 en Gießen, mortinta la 29-an de majo 1876 en Bonn) estis germana filologo kaj fondinto de la moderna scienco pri la latinida lingvaro.
Diez ekstudentis en Gießen en 1811 kaj partoprenis libervole en 1814 en la milita kampanjo en Franclando. Poste li simpatiis kun naciemaj studentaj korporacioj. En 1819/20 li laboris kiel doma instruisto en Utrecht. Ankoraŭ antaŭ la finlaboro de la disertacio (Gießen 1821) li sekvis vokon al la Bonna universitato esti instruisto de la lingvoj itala, hispana kaj portugala. En 1825 li iĝis neordinara, en 1830 ordinara profesoro.
Granduloj kiel Gaston Paris kaj Graziadio Isaia Ascoli dumfunebre en 1876 laŭdis Diez kiel fondinton de la universitata fako de romanistiko. La diro ke Diez nur en 1818 estus atentigita pri studoj de la provenca lingvo fare de Johann Wolfgang von Goethe ĉiuokaze ne estas provebla (Curtius). Ekde 1800 la remalkovro de Mezepoko estis ĝenerale intenco de la germana romantikismo.
Jam antaŭ 1816 Diez interesiĝis pri la hispana romancaro kaj menestrelaĵoj en okcitana lingvo post legado de skriboj de Jacob Grimm kaj Joseph Görres. Sed plej grava estis por Diez verko de François Just Marie Raynouard pri la trobadoroj. La verkaro de Diez konsistas el literaturhistoriaj respektive lingvistikaj libroj kaj kritikaj teksteldonoj. En 1824 en Parizo Diez kolektis la temojn por siaj fundamentaj eseoj pri Die Poesie der Troubadours nach gedruckten und handschriftlichen Werken derselben dargestellt (1826) kaj Über Leben und Werke der Troubadours, ein Beitrag zur näheren Kenntnis des Mittelalters (1829): tio estiĝis elirpunkto de la tuta scienca trobadoro-esplorado dum la 19-a jarcento. Kvazaŭ malfruante en tiu ĉi kunteksto aperis en 1863 la eseo Über die erste portugiesische Kunst- und Hofpoesie.
La pritrobadora esplorado devigis Diez okupiĝi pri la unuigita provenca literatura lingvo. El tio naskiĝis verkoj konsiderataj hodiaŭ lulilaĵoj de la scienco pri la latinida lingvaro. En lia Grammatik der romanischen Sprachen (1836-43) unuafoje esploritis latinidaj lingvoj pri siaj parencaj rilatoj unu al la alia laŭ la severa metodo starigita de Jacob Grimm. Samtempe estis refutitaj la teorioj de Raynourd pri la okcitana lingvo kiel ligilo historia inter la latina lingvo kaj ties idoj. La verko furoris. Ĝia suplemento estis la vortaro Etymologische Wörterbuch der romanischen Sprachen (1853), per kiu la epoko de fantaziozaj etimologioj ekz. de Gilles Ménage finiĝis kaj la etimologia fako akiris novan elanon. Kiam Diez komencis siajn lingvistikajn esploradojn estis nur malmultaj eldonoj de malnovaj romanidaj tekstoj je dispono. Ŝtopi tiun ci truon estis la firma volo de Diez dum la pli malfruajn jarojn. Li fondis skolon laŭ la ekzemplo de tiu de Karl Lachmann kaj eldonigis en 1846, 1852 kaj 1865 tekstojn malnovajn kiuj ĝis hodiaŭ estas la fundamento de ĉiuj etimologiaj esploradoj koncerne la lingvistike sed ankaŭ socie ege interesan transiron de la latina lingvo al la latinida lingvaro.
Estante maltrankvila homo Diez multe pli efikis per siaj skriboj ol per brua kaj montriĝema akademia instruado.