Friedrich Karl Forberg | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Friedrich Karl Forberg | ||
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1770 en Meuselwitz | |
Morto | 1-an de januaro 1848 (77-jaraĝa) en Hildburghausen | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Saksio-Altenburg vd | |
Profesio | ||
Okupo | bibliotekisto universitata instruisto filozofo klasikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Friedrich Karl FORBERG (latine: Forbergius[1] naskiĝinta la 30-an de aprilo 1770 en Meuselwitz, mortinta la 1-an de januaro 1848 en Hildburghausen) estis germana filozofo kaj filologo.
Estante filo de protestatisma paroĥestro iĝis disĉiplo de Ernst Platner en Lepsiko kaj poste de Karl Leonhard Reinhold en Jena. Inter aprilo kaj septembro 1791 li vojaĝis kun mit Franz Paul von Herbert al Klagenfurt de kie li sendis kelkajn leterojn al Reinhold, kiuj atestas la simpation de karintianoj pri la Franca Revolucio. La simpatiulo de Immanuel Kant krome raportis pri junaj damoj klagenfurtaj kiuj bindigis la Kant-eldonojn laŭ la modelo de preĝolibroj por havi interesan legadon inter la diservoj kaj pri anoj de katolikaj pastreckandidatoj kiuj partoprenis liajn prelegojn.
Inter 1792 kaj 1796 Forberg docentis pri filozofio ĉe la Universitato de Jena, kie li antaŭ ĉio havis prelegojn pri etiko, antropologio kaj kritika filozofio. Ĉar li ne povas nur de la docentado perlabori vivon sian li laboris inter 1794 kaj 1796 en komisia ekldonejo kun la libristo Christian Ernst Gabler, kie li publikigis i.a. la skribaĵojn de Johann Gottlieb Fichte. Je la fino de oktobro 1796 li publikigis Fragmente aus meinen Papieren, kiuj permesis enrigardojn interesajn inter la ŝanĝoj de la filozofiaj fokusoj en Jena pro Karl Leonhard Reinhold kaj Johann Gottlieb Fichte. Ĉar ambaŭ laboroj finance ne sufiĉis li forlasis la urbon en somero 1796 intencante iri al Svislando al Johann Heinrich Pestalozzi. Kiam oni ofertis al li okaze de travojaĝo en 1797 en Saalfeld (Saale) la postenon de viclernejestro ĉe la liceo li jese akceptis. Kiam la lernejestro pro amafero fuĝis oni jam proponis al Forberg la karieron de direktoreco. Sed pro liaj konvinkoj filozofiaj kaj pedagogiaj prokrasto de du jaroj necesis. En 1798 Forberg startigis ateismon kverelon, kiam li publikigis en la gazeto "Philosophisches Journal" de Friedrich Immanuel Niethammer kaj Fichte la eseon Entwickelung des Begriffs der Religion; Fichte defendis ĝin postparole. Por Forberg estas religio praktika kredo kvazaŭ antaŭkondiĉo de morala agado. Tiu ĉi kredo nur konsistus el la volego ke la bono en la mondo venku. La ekzisto de Dio estas por Forberg, post la kritiko de Immanuel Kant koncerne la koneblecon pri la ekzisto de Dio, malfundamentigebla nek per revelacio nek per teoria pensado. Sekve temus pri simpla supozotaĵo en la servo de morala filozofio. Teologio samas religifilozofion, por Forberg.
Post fiasko per siaj kant-aj ideoj enlerneje kaj la forprenado de infanoj el la lernejo fare de koleraj gepatroj li estis inter 1801 kaj 1807 duka oficisto en Koburgo kie li okupiĝis pri lernejaj reformoj. En januaro 1806 pro napoleongloriga artikolo ĉe Coburger Wochenblatt ekflamiĝis kverelo inter li kaj la landa registaro. Konfiskitis la eldono kaj cenzurigitis. Tamen Forberg estiĝis en marto de la sama jaro sekreta kancelierkonsilisto en aferoj ekleziaj kaj lernejaj. Ekde 1807 li transprenis la inspektadon de la Kortega biblioteko koburga kiun li tute novordigis. Ekde 1820 li ankaŭ nomumitis observanto de la Dukaj kuprogravuraĵkolekto kaj de monera kabineto por kiuj li liveris novajn katalogojn.
En 1824 li eldonis la libron Hermaphroditus de Antonio Beccadelli, verkon de erotika literaturo de renesanco al kiu li aldonis kvazaŭ interpretonte la skribitaĵon De figuris Veneris. Tiu ĉi latinlingva manlibro de klasika erotologio kolektis kaj lasigis antikvajn kaj fru-novepokajn teksterojn priskribantajn la multfacion de seksa sinteno en tono tre realisma. Temas do pri fundamenta verko de seksologio. En 1827 Forberg iris al Hildburghausen kie li dungitis kiel eksterorda adjunkto polica. En 1829 li retiriĝis kun granda pensio. En 1840 aperis membiografio lia Lebenslauf eines Verschollenen.
Estante kritika iluministo, kiu neniam forlasis la kant-econ en la tempo de Fichte, Forberg ofte en filozofihistorio maljuste taksatas disĉiplo de Fichte. Inverse, li atakis en 1797 Fichte-on ĉe Briefe über die neueste Philosophie. Fritz Mauthner eĉ konsideris lin - koncerne la religian liberigon - la ununuran veran disĉiplon de Kant.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Friedrich Karl Forberg en la germana Vikipedio.