Friedrich Vordemberge-Gildewart | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Friedrich Vordemberge-Gildewart | |||||
Naskiĝo | 17-an de novembro 1899 en Osnabrück | ||||
Morto | 19-an de decembro 1962 (63-jaraĝa) en Ulm | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo universitata instruisto dezajnisto vd | ||||
Aktiva dum | 1919–1962 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Friedrich Vordemberge-Gildewart (originale Friedrich Vordemberge; 17-a de novembro 1899, Osnabrück - 19-a de decembro 1962, Ulm) estis germana grafikisto, pentristo, kaj skulptisto. Lia verkaro estas markita de plurspececo. Li verkis ne nur pentraĵojn, sed ankaŭ reliefojn, kolaĝojn, kaj fotmuntaĵojn. Krome li aktivis kiel tipografiisto, pentristo de teatroj kaj scenejoj, meblodezajnisto, kaj internarkitekturisto. Lia heredaĵo, konsistanta el artaĵoj, skribaj kaj fotaj dokumentoj, kaj persona biblioteko, situas de post 1997 en la Muzeo Wiesbaden.
Vordemberge-Gildewart estis unu el la plej fruaj pentristoj, kiuj faris tutan karieron en abstraktismaj stiloj, kaj partoprenis en la movado De Stijl.[1] Post la ekspozicio farita en Germanujo en 1927 de Kazimir Maleviĉ, la rusa majstro de suprematismo, li interesiĝis pri ties stilo kaj inkludis frape rekoneblajn suprematismajn formojn en kelkaj siaj verkoj dum la venontaj jaroj (Komponaĵoj num. 45, 57, 61). En Komponaĵo num. 100, verkita en 1935, li pli originale modifis la klasikan Maleviĉ-an kvadraton, pentrante nur ĝian kadran limlinion, kaj kombinis ĝin kun senfina bendo karaktera de El Lisickij.[2] La nazia reĝimo taksis liajn verkojn degenerinta arto, pro kio li fuĝis en Nederlandon de 1937 ĝis 1954.