Friedrich von Hagedorn | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1708 en Hamburgo | |
Morto | 28-an de oktobro 1754 (46-jaraĝa) en Hamburgo | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto poeto-juristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Friedrich VON HAGEDORN (naskiĝinta la 23-an de aprilo 1708 en Hamburgo, mortinta la 28-an de oktobro 1754 samloke) estis germana verkisto.
Post hejma edukado kaj frekvento de gimnazio li ekstudis juron kaj literaturon ĉe la Universitato de Jena. Pro frivolaj vivmanieroj li interrompis la studojn la finon de la 1727-a jaro. Du jarojn poste li translokiĝis en Londonon kaj revenis 1731 Hamburgon. Tie li fariĝis sekretario de la "Angla kortejo" (English Court). Lia edzeco de 1737 kun filino de angla tajloro restis seninfana. Li mortis 46-jaraĝa de hidropso.
Hagedorn ŝatis la anakreontan poeziadon kaj revivigis la besto-fablojn en la germana literaturo. Inspiron li ĉerpis ankaŭ el la verkoj de Horaco kaj diversaj anglaj kaj francaj poetoj.
Hagedorn havis amikajn kontaktojn kun Friedrich Gottlieb Klopstock, Ludwig Gleim, Johann Jakob Bodmer kaj Gotthold Ephraim Lessing. Li mem estis ankaŭ meceno grandanima.