Fritz Muliar | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Fritz Muliar | ||
Naskonomo | Friedrich Ludwig Stand | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1919 en Vieno | |
Morto | 4-an de majo 2009 (89-jaraĝa) en Groß-Enzersdorf | |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Partio | Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd | |
Profesio | ||
Okupo | teatra aktoro filmaktoro televida aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fritz MULIAR (naskiĝinta la 12-an de decembro 1919 en Vieno, mortinta samloke la 4-an de majo 2009) estis aŭstra aktoro, kabaretisto, komokisto, recitanto kaj verkisto.
Muliar finfaris aktor- kaj kantostudon ĉe la Konservatorio de Vieno kaj ekkarieris en la literatura kabareto de la 1930-aj jaroj. En 1937 li aktoris ĉe Der Liebe Augustin de Stella Kadmon; en 1938 li iris al Innsbruck, aktoronte poste en la viena Kabareto Simpl. Li devigitis poste eksoldati ĉe Wehrmacht. Post la fino de la Dua mondmilito Muliar estis i.a. parolisto ĉe la brita radistaciaro "Alpenland" en Klagenfurt, de kie oni engaĝis lin rekte al Graz ĉe la kabaretejo "Der Igel - Das kleine Zeittheater".
Ekde 1948 Muliar aktivis en la aŭstria ĉefurbo denove. Li aktoris ĉe diversaj teatrejoj kaj eĉ en noktaj kabaretoj. En 1951 Karl Farkas venigis lin en la faman Kabareton Simpl, kie Muliar restis - kun interrompoj - ĝis 1965. Paralele li estis ĉe aliaj teatrejoj ankaŭ, ĉe "Volkstheater" kaj "Theater an der Josefstadt" kaj Burgteatrejo, kies membro li fariĝis en 1974.
Ne forgesendas ankaŭ liaj pli ol 200 roloj en filmoj kinejaj kaj televidaj. Lia plej konata rolo estis sendube la ĉefa figuro de la Soldato Ŝvejk de Jaroslav Hašek. Famis ankaŭ liaj recitadvestperoj el verkoj skribitaj antaŭ 1939. Ĝisfine li aktoris ĉe la Josefstadt-teatrejo en Vieno.