Fuendejalón | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50.529 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 756 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 46′ N, 1° 28′ U (mapo)41.7607577-1.4720373Koordinatoj: 41° 46′ N, 1° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 472 m [+] | ||
Areo | 75,827983 km² ( 758 2.7 983 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuendejalón [+] | |||
Fuendejalón [fŭendeĥaLON] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Fuendejalón estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Pozuelo de Aragón norde kaj de Tabuenca sude.
La loĝloko Fuendejalón mem estas je 66 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 36 km de Tarazona kaj je 13 km de Borja. Ĝi estas sur 472 msm, alirebla el apuda Pozuelo de Aragón oriente.
Estis setlejo de keltiberoj kaj poste de romianoj rilate al komerco kaj minado de fero.
La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Fuendejalón estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero en la tuta areo restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.
Post la konkero kaj dum jarcentoj, Fuendejalón havis similan historion kun multaj lokoj de la komarko, rilate al la militordenoj kaj al la Monaĥejo de Veruela. La loko dependis de la Ordeno de Sankta Johano el 29a de junio 1257, kiam Doña Constanza donis ĝin al Giraldo, kastelestro de Amposta.
Fuendejalón demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Fuendejalón oni malaltiĝis el 1 480 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj nur 763 loĝantoj.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino, kaj ankaŭ oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj ermitejoj; kaj naturaj lokoj kaj pejzaĝo.