Fuentebureba | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio loĝloko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09244 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 43 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 38′ N, 3° 14′ U (mapo)42.633888888889-3.2347222222222Koordinatoj: 42° 38′ N, 3° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 681 m [+] | ||
Areo | 9 km² ( 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuentebureba [+] | |||
Fuentebureba [fŭentebuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Fuentebureba povas esti komprenebla etimologie kiel Fonto de Bureba, alude al la komarkonomo.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 60 loĝantojn el la jaro 1991.
Ĝi distas 54 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Busto de Bureba, Cubo de Bureba, Berzosa de Bureba, Grisaleña kaj Zuñeda. La loĝloko Fuentebureba estas la ĉefurbo de la municipo, kiu enhavas ankaŭ la loĝlokon Calzada de Bureba kaj ties kvartalon de la Stacio.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la kvaropo Cuadrilla de Santa María de Ribarredonda, unu de sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al partido de Bureba, kun reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo.