Fuentelencina | |||
---|---|---|---|
la preĝejo Ĉielenpreno de Nia Sinjorino
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19144 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 324 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 31′ N, 2° 53′ U (mapo)40.517222222222-2.8805555555556Koordinatoj: 40° 31′ N, 2° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 990 m [+] | ||
Areo | 44,3 km² (4 430 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuentelencina [+] | |||
Fuentelencina ("fonto de la anzino" aŭ ĉiamverda kverko, ambaŭ elementoj aperas en la supra duono de la blazono) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 324 loĝantoj sur areo de 44,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7,3 loĝantoj/km².
Fuentelencina situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 990,71 m super marnivelo, en la alta paramo de Alkario kiu separas la valojn de la riveroj Taĵo kaj Tajuña. Ĝi estas proksime al la ŝoseo N-320, kaj je ĉirkaŭ 40 km de la provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 44,30 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°31′02″N 2°52′50″Ok. Najbaras la municipoj Alhóndiga, Auñón, Sayatón, Valdeconcha, Hueva, Moratilla de los Meleros, Tendilla, Peñalver kaj Berninches.
Nordokcidente: Tendilla | Norde: Peñalver | Nordoriente: Berninches |
Okcidente: Moratilla de los Meleros | Oriente: Alhóndiga | |
Sudokcidente: Hueva | Sude: Valdeconcha | Sudoriente: Sayatón |
La klimato estas de tipo kontinenta kun malvarmaj vintroj kaj someroj pli malliongaj kaj varmegaj, kvankam kun malvarmetaj noktoj pro la alto super marnivelo.
Ĝi kuŝas sur ebenaĵo kaj kiel ĉe multaj vilaĝoj de la provinco Gvadalaĥaro estas ĉirkaŭita de malgrandaj ravinoj aŭ valoj. La plej parto de ties teritorio estas uzata por la seka agrikulturo (sunfloro kaj hordeo) kaj olivarboj. En ties valoj estas abundaj fruktoĝardenoj. La indiĝena vegetaĵaro hegemonia estas el poploj, vimenoj, ulmoj en la valoj kaj el anzinoj, kirmesa kverko, pino kaj fagokverko en la plej alta parto. Sed la arbara areo estas malabunda kaj estas nur malgranda monta zono arbara.
El ties valoj fluas nombraj fontoj, el kiu la plej populara estas la Fuente de Abajo (malsupra fonto) kiu estas ĝuste ĉe la vilaĝo, komence de la ĉefa valo, kies akvoj estis uzita deĉiam por liveri ilin al la vilaĝo.
El la 12-a jarcento vilaĝo la tiam domaro Fuentelencina apartenis al la Ordeno de Kalatrava. Du jarcentojn poste kaj danke al postulo de unu el ties superuloj, Pedro Muñiz Godoy, la reĝo Henriko la 2-a de Trastamara havigis al la urbeto la privilegion kaj titolon de villa en 20a de septembro 1369.
Lia filo Johano la 1-a de Kastilio, en 1383, konfirmis partikularan privilegion por okazigi ĉiusemajnan foiron de brutobredado kaj varoj ĉiun ĵaŭdon, kiuj jam okazis el komenco de la 13-a jarcento kaj estis unu el la plej famaj de Alkario ĝis komenco de la 16-a jarcento, kiam epidemio de pesto malpliiĝis la loĝantaro al triono el tio kio iam estis, laŭ estis konstatita en 22a de novembro 1575 de la urba konsilantaro al la funkciuloj de Filipo la 2-a.[1]
En la komenco de la lasta kvarono de la 19-a jarcento la loĝantaro atingis milon, sed poste ĝi malrapide malpliiĝis kaj post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 800 loĝantoj en 1940 al 303, tio estis oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuentelencina, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Fuentelencina kie oni falis al malpli ol 200 en 1991 kaj poste oni rekuperiĝis al la nunaj 324 loĝantoj en 2023.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.