Fuentelviejo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19144 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 53 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 32′ N, 2° 59′ U (mapo)40.525833333333-2.9836111111111Koordinatoj: 40° 32′ N, 2° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 884 m [+] | ||
Areo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuentelviejo [+] | |||
Fuentelviejo [fŭentelBJEĥo] ("fonto de la maljunulo") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 53 loĝantoj sur areo de 13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4,1 loĝantoj/km². La loĝantoj en la hispana nomiĝas fuentelviejeros [fŭentelbjeĤEros] respektive fuentelviejeras [fŭentelbjeĤEras].
Fuentelviejo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 884 m super marnivelo. La geografiaj koordinatoj estas 40°31′33″N 2°59′01″Ok.
La setlejo estas sur bela natura teraso en angulo de la alkaria paramo kaj la valo de la rojo Prá aŭ de Tendilla, alfluanto de la rivero Tajuña. Ĉe la setlejo estis fonto fama pro la kvalito de ĝiaj akvoj kaj tio estas probable la tialo de la deveno de la nomo de la urbeto. Limas ĝia municipa teritorio kun la teritorioj de Tendilla, Moratilla de los Meleros, Renera, Armuña de Tajuña kaj Romanones.
Estas antaŭromiaj arkeologiaj restaĵoj dise en la ĉirkaŭoj de la loko de la monteto de la Olivarbeto. Tie restas la enorma sarkofago el ŝtono kun formo de kripo, kie, laŭ antikva legendo kolektita meze de la 17-a jarcento de Francisco de Torres, trinkis la ĉevalo de Alvar Fáñez de Minaya, sed kio laŭ aliaj aŭtoroj okazis en la najbara Romanones.
Fuentelviejo havis multajn pliajn loĝantojn en la pasinto: 600 loĝantoj en 1591 (censo de la Milionoj de Filipo la 2-a). Sed la pesto mortigis 187 personojn inter julio kaj oktobro 1599 kaj la vilaĝo ne rekuperiĝis. En 1712 la censo de Campoflorido kalkulis proksimume 300 loĝantojn en marto de 1752, laŭ la informoj havigitaj de Isidoro Despierto Moreno kaj Diego Pérez Sánchez, ordinaraj urbestroj, al la funkciuloj de la censo de la Catastro de Ensenada.
En marto de 1428 tiu tiam ankoraŭ nur domaro estis apartigita el la alfoz de Gvadalaĥaro fare de la reĝo Johano la 2-a de Kastilio kaj donita al lia fratino la infantino doña Catalina. Venontjare la reĝo rekuperis la kontrolon pri ĝi, kaj poste donis ĝin la 18an de aŭgusto de 1430 al sia kortegano, Íñigo López de Mendoza, plej konata laŭ la markizo de Santillana. Je la morto de tiu en 1458, heredis liajn teritoriojn lia dua filo, la unua grafo de Tendilla kaj, ekde tiam la grafoj de Tendilla kaj, ties heredantoj, la markizoj de Mondéjar estos la senjoroj de la villa ĝis la Kortumo de Kadizo nuligis la feŭdajn senjorlandojn en 1811.
En la Milito de Sendependiĝo, el la somero de 1809, la gerila roto de Juan Martín Díez El Empecinado oftis en la villa kaj uzis ĝin sisteme kiel bazo por kontroli la movadojn de la francaj trupoj, pro ĝia privilegie strategia situo kiu kontrolas la ŝoseon Gvadalaĥaro-Kvenko je ties pasado tra tri valoj.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 57, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuentelviejo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Fuentelviejo kie oni falis al la nunaj 53 loĝantoj en 2023.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.