Fuentes de Año | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05212 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 88 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 1′ N, 4° 55′ U (mapo)41.015833333333-4.9086111111111Koordinatoj: 41° 1′ N, 4° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 824 m [+] | ||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuentes de Año [+] | |||
Fuentes de Año [FŬENtes deANJo] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 96 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 73 km de Avilo, provinca ĉefurbo. Tra la municipa teritorio fluas la rivero Valtodano, alfluanto de la rivero Zapardiel.
Ĝi limas kun Barromán, Villanueva del Aceral, Cabezas del Pozo, Villanueva del Aceral, Canales kaj Langa.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, terpomoj kaj betoj, pere de irigacio) kaj brutobredado (porkoj kaj bovoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).